Palaco Petschek
La Palaco Petschek (ĉeĥe Petschkův palác) estas historia konstruaĵo de la centra kvartalo Nova Urbo de Prago. Ĝi situas en la strato "Třída politických vězňů" (Avenuo de Politikaj Malliberuloj). Konstruita en la jaroj 1923 ĝis 1925, dum la germana okupacio ĝi estis centrejo de la malbonfama Gestapo (sekreta polico). Ĉi tie oni ankaŭ tenis en aresto la komunistan ĵurnaliston kaj verkiston Julius Fučík. La ĉelo n-ro 3 estas nomata laŭ li.
Palaco Petschek | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 4′ 53″ N, 14° 25′ 52″ O (mapo)50.0813888914.43111111Koordinatoj: 50° 4′ 53″ N, 14° 25′ 52″ O (mapo) | ||
| |||
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Palaco de Petschek en Vikimedia Komunejo