Palaco de la Nacio (Bruselo)

(Alidirektita el Palaco de la Nacio)

La Palaco de la Nacio (nederlande Paleis der Natie, france Palais de la Nation, germane Palast der Nation) en la belga ĉefurbo Bruselo estas la sidejo de la federacia parlamento de la lando. Ambaŭ ĉambroj de la parlamento, la belga federacia Senato de Belgio kaj la federacia Ĉambro de Reprezentantoj kunvenas en la konstruaĵo.

Palaco de la Nacio
parlamentejo • palaco • kolekto
Bazaj datoj
Konstrustilo Novklasikismo vd
Arkitekto Gilles-Barnabé Guimard vd
Lando Belgio vd
Situo Bruselo
Situanta sur Rue de la Loi—Wetstraat • Rue de Louvain - Leuvenseweg
Situo
Geografia situo 50° 50′ 48″ N, 4° 21′ 53″ O (mapo)50.8466666666674.3647222222222Koordinatoj: 50° 50′ 48″ N, 4° 21′ 53″ O (mapo)
Palaco de la Nacio (Bruselo)
Palaco de la Nacio (Bruselo)
DEC
Palaco de la Nacio
Palaco de la Nacio
Situo de Palaco de la Nacio
Map
Palaco de la Nacio
vdr

La palaco inter la jaroj 1778 kaj 1783 konceptiĝis kaj konstruiĝis gvide de la arkitektoj Barnabé Guimard kaj Philippe-Jerôme Sandrié.

La nomo de la strato, en kiu troviĝas la Palaco de la Nacio, "Rue de la Loi" respektive "Wetstraat" ("strato de juro"), en la belgaj amaskomunikiloj ofte uziĝas kiel metonimio por la parlamento, la sidejo de la tutlanda registaro aŭ por la belga ŝtato entute.