Palaco de la markizoj de La Algaba

La Palaco de la markizoj de La Algaba (hispane Palacio de los Marqueses de La Algaba) estas historia palaco en Sevilo, Andaluzio, Hispanio. Ĝi estas unu de la plej gravaj ekzemploj de la privata mudeĥara arkitekturo de la urbo. Ĝi estas hejmo de la Centro de Mudeĥara arto de Sevilo.

Palaco de la markizoj de La Algaba
Palacio del Marqués de la Algaba
palaco • public building
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Posedanto Urbodomo de Sevilo vd
Konstrustilo(j) mudeĥara arkitekturo vd
Estiĝo 1474
Koordinatoj 37° 23′ 58″ N, 5° 59′ 27″ U (mapo)37.39950601-5.990701551Koordinatoj: 37° 23′ 58″ N, 5° 59′ 27″ U (mapo)
Palaco de la markizoj de La Algaba (Sevilo)
Palaco de la markizoj de La Algaba (Sevilo)
DEC
Palaco de la markizoj de La Algaba
Palaco de la markizoj de La Algaba
Situo de Palaco de la markizoj de La Algaba
Map
Palaco de la markizoj de La Algaba
Parto de Seville old town vd
Retpaĝo https://www.juntadeandalucia.es/cultura/agendaandaluciatucultura/evento/visita-al-palacio-de-los-marqueses-de-la-algaba-centro-mudejar-0
vdr
Ĝardeno kaj koridoroj.

Ĝi estis konstruigita en 1474 de Juan de Guzmán y Torres, Unua Senjoro de La Algaba.[1][2] Posteuloj akiris apudajn terenojn kaj ampleksigis la palacon.[3] Laŭlonge de la jarcentoj sekvaj posteuloj reformis kaj plibonigis la palacon.[4] En la fino de la 19-a jarcento kaj dum la 20-a jarcento estis en la terenoj de la palaco teatro, kinejo, loĝejoj, vendejoj ktp. En majo 1990 la palacon aĉetis la Municipo Sevilo.[5] Ekde tiam ĝi estis habilitita por municipaj servoj kaj la Centro de Mudeĥara Arto de Sevilo.

La 11an de januaro 2013, la tiama urbestro de Sevilo, Juan Ignacio Zoido, inaŭguris la Centron de la Mudeĥaro en la Palaco de la Markizoj de La Algaba. Aktuale, oni eksponas aron de 111 pecoj rilataj kun tiu arta stilo, inter kiuj elstaras akvujoj, sigeloj, baptujo, plurkoloraj trabopintoj de la 15-a jarcento, arabecaj ornamaĵoj, gipsaĵoj, azuleĥoj kaj gotikaj tomboŝtonoj.[6][7][8]

Referencoj redakti

  1. Oliver kaj Pleguezuelo, 2012, pp. 30-33.
  2. Antequera, 1999, p. 47.
  3. Oliver kaj Pleguezuelo, 2012, p. 51.
  4. Oliver kaj Pleguezuelo, 2012, pp. 105 ĝis 131.
  5. Oliver kaj Pleguezuelo, 2012, p. 119.
  6. Diego A. Cardoso Bueno: Sevilla. El Casco Antiguo. Historia arte y urbanismo. Guadalquivir Ediciones, 2006, ISBN 84-8093-154-X. Konsultita la 4an de decembro 2012.
  7. Ayuntamiento de Sevilla: Palacio de los Marqueses de la Algaba. Konsultita la 4an de decembro 2012
  8. Sevilla enseña su arte mudéjar. Arkivigite je 2019-02-09 per la retarkivo Wayback Machine Diario ABC de Sevilla, 11an de januaro 2013. Konsultita la 12an de januaro 2013

Bibliografio redakti

  • Antequera Pérez-Luengo, Juan José (1999). Historia de La Algaba. Ayuntamiento de La Algaba. «SE 1168-1999».
  • Medianero Hernández, José María (1991). «Un plano inédito del Palacio sevillano de los marqueses de La Algaba». Laboratorio de Arte (Universidad de Sevilla) (4): 29-42. Konsultita la 21an de julio 2021.
  • Oliver, Alberto; Pleguezuelo, Alfonso (2012). El Palacio de los Marqueses de La Algaba. Sevilla: Instituto de la Cultura y las Artes de Sevilla. Ayuntamiento de Sevilla. ISBN 978-84-92417-64-3.