Palazuelos de Muñó
Palazuelos de Muñó [palaZŬElos demuNJO] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudo de la komarko Odra-Pisuerga, sed foje atribuita ankaŭ al la komarko Arlanza. La loknomo Palazuelos de Muñó estas etimologie komprenebla kiel Palacetoj de Muñoz aŭ de Nuño, alude al iama loĝanto.
Palazuelos de Muñó | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09226 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 55 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 12′ N, 3° 59′ U (mapo)42.196388888889-3.9883333333333Koordinatoj: 42° 12′ N, 3° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 787 m [+] | ||
Areo | 9 km² ( 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Palazuelos de Muñó [+] | |||
Geografio redakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,691 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 53 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 14 el 1991.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
67 | 75 | 66 | 65 |
Ĝi distas 35 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Johano la Baptisto.