Distrikto de Arlanza
Lando Bandera de España Hispanio
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco Bandera de Burgos Burgoso

La Distrikto de Arlanza situas okcidente de la provinco Burgoso (Hispanio), proksime de la provinco Palencio kaj la regionoj Sierra de la Demanda, Ribera del Duero, Alfoz de Burgos kaj Odra-Pisuerga. Ĝi apartenas al la baseno de Duero kaj estas banita de la rivero Arlanza, de kiu prenas sian nomon.

Duka Palaco de Lermo (Burgoso)
Mapo de la regionoj de Burgoso

Geografio redakti

La akvoj de la rivero Arlanza, kiu naskiĝas ĉe la pinaro de Quintanar de la Sierra, fluas de oriento al okcidento ĉar la grundo malsupreniras de altaĵoj kiel Peñas de Cervera (la monto Valdosa atingas 1412 metrojn) kaj de Las Mamblas (1372 m) ĝis la limo kun la provinco Palencio. La regiono ricevas la mezumon de 647 mm da akvo, kio por Burgoso estas konsiderinda kvanto.

Hidrografio redakti

 
Rivero Mataviejas en Ura

Krom la rivero Arlanza, ankaŭ ŝprucas la regionon la rivero rivero Esgueva, kiu kuras paralele kaj ricevas la akvon de la rivero Henar. La rivero Arlanza havas gravajn afluejojn kiel la rivero Cubillo, dekstre, kaj la riveroj Ura, Mataviejas kaj Franco, maldekstre.

Komunikado redakti

La komunikadoj estas akceptindaj: transiras de nordo al la sudo la naciaj ŝoseoj N-1 de Madrido al Iruno kaj de okcidento la N-622 de Lermo al Palencio. Aliaj retaj vilaĝoj:

La fervojo rekte de Madrido al Burgoso ne estas tiom utila ĉar ĝi preskaŭ estas abandonita.

Historio redakti

 
La duko de Lermo, de Petro Paŭlo Rubens, 1603.

Estas malfacile precizigi la distribuadon de la triboj kiuj loĝigis la regionon dum la prahistorio: sed estas kelkaj atestoj de la romia epoko ĉe la bordoj de la rivero Arlanza: la ponto de Tordómar estas, eble, la plej grava. La regiono ekbrilis komence de la 10-a jarcento. La armeoj de la rekonkerantoj alvenis al la valo de Arlanza ĉ. la jaro 900 kaj konstruis gravan ĉenaron da fortikaĵoj: Covarrubias, Tordueles, Tordable; Torrecilla; Tordómar, Torrecitores, Escuderos, Torremoronta, ktp.

La jaro 912 estis decidiga por Kastilio, ĉar estis translokita la limo de la valo de Duero, per la rekonkero de Roa, Aza, Osma kaj San Esteban de Gormaz. Al la plej sekuraj regionoj de Arlanza venis homoj por koloniigi kaj loĝi el la nordo de Hispanio kaj multaj araboj el la sudo.

Menciindas la figuroj de Francisco de Sandoval y Rojas, unua duko de Lermo; kaj de Jerónimo Merino, paroĥestro de Villoviado kaj teroro de la francaj invadintoj kiu per sia armeo liberigis la regionon dum la Milito de Hispana Sendependiĝo

Plej gravaj vilaĝoj redakti

Menciindas la vilaĝo Covarrubias, art-historia komplekso kaj antiva ĉefurbo de eklezia ŝtato; kaj la duka vilaĝo Lermo, konvertita de la duko kiu portas sian nomon en unu el la urbaj kompleksoj plej belaj de Hispanio kaj Santa María del Campo, antikva ĉefurbo de komunumo behetría.

Heredaĵo redakti

Krom la urbaj kompleksoj de Covarrubias kaj Lermo; la preĝejoj de Santa María del Campo, Villahoz, Presencio, Villahizán, Castrillo de Solarana, Tordómar, Tórtoles de Esgueva; la ermitejoj de Retortillo kaj Barriosuso; la monaĥejoj Villamayor de los Montes, San Pedro de Arlanza; la kasteloj de Torrecitores kaj la Duka Palaco de Lermo.

Municipoj (48) redakti

Submunicipoj (19) redakti

  • Barriosuso (Santibáñez)
  • Briongos de Cervera (Ciruelos)
  • Castrillo de Solarana (Lerma)
  • Castroceniza (Quintanilla del Coco)
  • Montuenga (Madrigalejo)
  • Paúles del Agua (Avellanosa)
  • Pinedillo (Avellanosa)
  • Rabé de los Escuderos (Lerma)
  • Revenga de Muñó (Villaverde)
  • Revilla Cabriada (Lerma)
  • Ruyales del Agua (Lerma)
  • Santillán del Agua (Lerma)
  • Tornadijo (Madrigal)
  • Torrecitores del Enebral (Avellanosa)

Vilaĝoj (13) redakti

  • Basconcillos (D)-(Villangómez)
  • Báscones del Agua (G) (Quintanilla-Tordueles)
  • Escuderos (E) (Santa María)
  • Guímara (G) (Fontioso)
  • Hontoria de Río Franco (Torrepadre)
  • Quintanilleja (D) (Villangómez)
  • Retortillo (G) (Torrepadre)
  • Monasterio de San Pedro de Arlanza (M) (Hortigüela)
  • Pinilla de Arlanza (Peral)
  • Quintanilla del Agua (Q-Tordueles)
  • Tordable (G) (Villalmanzo)
  • Tordueles (B) (Q-Tordueles)
  • Villahizán del Monte (G) (Villaverde)

Eksteraj ligiloj redakti