Avellanosa de Muñó
Avellanosa de Muñó [abeljaNOsa demuNJO], estas la nomo de vilaĝo kaj municipo, kodo INE-032, en regiono de Arlanza, provinco Burgoso, Kastilio la Malnova, hodiaŭ regiono Kastilio kaj Leono, (Hispanio).
Avellanosa de Muñó | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09345 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 59′ N, 3° 49′ U (mapo)41.983611111111-3.8244444444444Koordinatoj: 41° 59′ N, 3° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 877 m [+] | ||
Areo | 36,89 km² (3 689 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio Redakti
Avellanosa estas la ĉefurbo de la municipo, kiu havas ankaŭ aliajn tri vilaĝojn:
- Torrecitores del Enebral
- Paúles del Agua
- Pinedillo
Ĝeneralaĵoj Redakti
Je 45 km. de la ĉefurbo, ĉe lavalo de la rivero Arlanza. Avellanosa de Muñó estas proksime de Lermo en inter Burgoso kaj Aranda de Duero.
Municipo kun malgrandaj vilaĝoj kiuj suferis, pro la mekanizado de la kamparanaj aktivecoj, perdon de loĝantoj kaj maljunigon de la enloĝantaro en la lastaj 50 jaroj.
Vidindaĵoj Redakti
La vidindaj monumentoj estas: la romanika preĝejo de la jarcentoj 12-a ĝis 17-a (Avellanosa de Muñó), la mezepoka turo (Torrecitores del Enebral) kaj la gotika preĝejo (Paúles del Agua).
Ekonomia aktiveco Redakti
La ĉefa ekonomia aktiveco de la regiono estas la agrikulturo.