Aranda de Duero

Aranda de Duero [aRANda deDŬEro] estas municipo en la sudo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Ribera del Duero kaj estas la ĉefurbo de la jurisdikcia Partido de Aranda de Duero. Ĝi estas la tria municipo kiu ne estas provinca ĉefurbo kaj estas plej loĝata en la regiono.

Aranda de Duero
Aranda de Duero Aerea.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09400 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33 084  (2021) [+]
Loĝdenso 260 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 3° 41′ U (mapo)41.671388888889-3.6863888888889Koordinatoj: 41° 40′ N, 3° 41′ U (mapo) [+]
Alto 798 m [+]
Areo 127,28 km² (12 728 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Aranda de Duero
Situo de Aranda de Duero

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Aranda de Duero [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La urbo famas pro sia kuirarto, vino, kaj arkitektura heredaĵo en kiu elstaras la preĝejoj de Santa María la Real, kaj de Sankta Johano, nune religiarta muzeo, la Sanktejo de San Pedro Regalado, la preĝejo de Sankta Nikolao de Bari, la 7 km de subteraj vinkeloj konstruitaj inter la 12-a kaj 18-a jarcentoj, sub la subgrundo de la antikva kerno de la urbo kaj la Palaco de Berdugo en kiu gastis Napoleono en 1808.​ Ege interesas ankaŭ la proksimaj romia urbo Clunia Sulpicia kaj la Monaĥejo de Santa María de La Vid.

GeografioRedakti

 
La preĝejo de Sankta Maria.
 
Placo.

Ĝia municipa teritorio, formita de loĝlokoj Aranda de Duero, La Aguilera, Sinovas, La Calabaza kaj Monte Costaján, okupas totalan areon de 127,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 33 084 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed fakte akiris pli ol 27 000 loĝantojn el la 1900-aj jaroj pro sia kondiĉo de komarka ĉefurbo kaj industria urbo. Ĝi distas 85 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Aranda de Duero estas en la sudo de la provinco Burgoso, je 798 metroj super la marnivelo. Ĝi limas kun la samprovincaj municipoj Gumiel de Izán, Villanueva de Gumiel, Quemada, Zazuar, Vadocondes, Fresnillo de las Dueñas, Fuentespina, Campillo de Aranda, Castrillo de la Vega, Villalba de Duero, Gumiel de Mercado kaj Quintana del Pidio. Trafluas la urbon la rivero Doŭro kaj en la municipa teritorio enfluas ties alfluantoj Arandilla, Bañuelos kaj Arroyo de la Nava.

HistorioRedakti

Plej verŝajne estis setlejo de keltaj arevakoj, ĉar oni trovis du monerojn kun la surskribo "Aratsa-Cos" kiu sugestas ekzistadon de monerstampejo kaj identigon de Aranda de Duero kun la arevaka urbo Aratza. Eble estis ankaŭ loĝado de vakceoj, ambaŭ popoloj kontraŭis la alvenon de romianoj, ĉefe dum la 1-a jarcento a.K., ĝis tiuj sukcesis okupi Klunia, el kiu oni romiigis la areon.

En la romia vojreto estis setlejo ligita al Klunia, nome Rauda, kiu povus esti Aranda. En la jaro 69 p.K. Galbo insurekciis kontraŭ Nerono kaj proklamiĝas imperiestro inter Klunia kaj Rauda, kiu tial estus de facto la ĉefurbo de la Imperio ĝis la alveno de Galbo al Romo.​ En la jaro 284 p.K. Klunia estis detruita, sed rekuperiĝis ĝis la alveno de la visigotoj, kiu lasis spuron en la areo, sed ne en Aranda. ​

 
Preĝejo de sankta Johano.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado plej verŝajne en la unua duono de la 10-a jarcento, dum ankoraŭ okazis konstantaj konfliktoj kun islamanoj, kaj tiukadre aperas la plej frua klara mencio de Aranda en la jaro 940 aŭ 941. Ankaŭ en 989-990 oni mencias Aranda en la kadro de konfliktoj kontraŭ Almanzor. En la 11-a jarcento la konflikta limo inter kristanoj kaj islamanoj iras al Taĵo pro kio la areo de Doŭro sekuriĝas. Tiuepoke Aranda dependis rekte de la reĝo kaj ne de feŭdaj senjoroj. Tamen la aparteno de la pastraro al Burgoso estas konstraŭstarigita de Osma, kiu eĉ plendas al la papo.

En 1227 lokanoj partoprenas en la konkero de Baeza kaj en 1232 la reĝo Fernando la 3-a donas muelejojn de Aranda al la monaĥejo de Gumiel de Izán. Post konflikta situacio, la reĝo Sanĉo la 4-a konfirmis en 1291 la reĝan kondiĉon de Aranda.

En 1306 okazis en Aranda batalo inter la fortoj de la reĝo Fernando la 4-a kaj tiuj de la partianoj de Juan Núñez de Lara, senjoro de Lerma.

 
Urba mapo de 1503.

En 1473 okazis la Koncilio de Aranda, kun ĉeesto de la ankoraŭ princino Isabel poste Isabel la 1-a de Kastilio. Famas ankaŭ la mapo de Aranda, realigita en 1503, kaj la urba mapo plej antikva de la lando kaj kartografia dokumento plej antikva de la Ĝenerala Arkivo de Simanko, sur kiu oni bazis por la disvolvigo de la urboj de Hispanameriko fare de la Krono de Kastilio.

Dum la Milito de Komunumoj de Kastilio, Aranda de Duero aliĝis al la ribelo. En septembro 1520 la lokanoj nomumis urbestrojn, sed montris iom ambiguan sintenon antaŭ la reĝo; tamen en marto-aprilo 1521 ĉirkaŭ 300 komunumanoj aliĝis al la lukto. Post la batalo de Villalar, tiu apogo al la ribeluloj rezultis en ekziloj kaj konfiskoj por klekaj, dum aliaj revenis tuj al la loka politika vivo (kiel Alonso Duzanos kaj Juan de Alameda).

AktualoRedakti

Ĝi estas la tria industria centro de la regiono Kastilio kaj Leono, kun 4 872 laboristoj en tiu sektoro, en 136 entreprenoj, kaj la unua urbo laŭ procento de kaborokupado: nome 32,9% de la laboristaro dediĉas sin al industrio (dec. 2007).​ En la urbo estas kelkaj el la plej grandaj kaj gravaj entreprenoj de la regiono, kiel Grupo Leche Pascual (8a), GlaxoSmithKline (15a) kaj Grupo Gerardo de la Calle - Artepref (167a), same kiel estas granda fabriko de la franca entreprenego Michelin.​ La urbo estas sidejo de la turisma Ruta del Vino Ribera del Duero, en kiu oni produktas vinojn de la Protektita Devennomo Ribera del Duero.

Inter vidindaĵoj menciindas la arkitektura heredaĵo en kiu elstaras la preĝejoj de Santa María la Real, kaj de Sankta Johano, nune religiarta muzeo, la Sanktejo de San Pedro Regalado, la preĝejo de Sankta Nikolao de Bari, la 7 km de subteraj vinkeloj konstruitaj inter la 12-a kaj 18-a jarcentoj, sub la subgrundo de la antikva kerno de la urbo kaj la Palaco de Berdugo en kiu gastis Napoleono en 1808.​ Ege interesas ankaŭ la proksimaj romia urbo Clunia Sulpicia kaj la Monaĥejo de Santa María de La Vid. Krome estas mezepokaj pontoj, muzeoj pri fervojoj, pri ceramiko, pri arkitekturo rilata al vinproduktado, pri pentrarto (Museo Casa de las Bolas), kultura aktiveco ktp.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti