Torrepadre estas la nomo de vilaĝo kaj municipo, kodo INE-389, en la jurisdikcio de Lermo, distrikto Arlanza, sudokcidento de la provinco Burgoso, Kastilio la Malnova, hodiaŭ regiono Kastilio kaj Leono (Hispanio). La loknomo Torrepadre estas komprenebla kiel Turo de Padre (Patro) sed alude al iu historia gravulo registrita dokumente en la fino de la 10-a jarcento.

Torrepadre
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09345
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 69  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 3° 56′ U (mapo)42.043611111111-3.9369444444444Koordinatoj: 42° 3′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 801 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrepadre (Provinco Burgoso)
Torrepadre (Provinco Burgoso)
DEC
Torrepadre
Torrepadre
Situo de Torrepadre
Torrepadre (Hispanio)
Torrepadre (Hispanio)
DEC
Torrepadre
Torrepadre
Situo de Torrepadre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrepadre [+]
vdr

Geografio redakti

Torrepadre estas la ĉefurbo de la municipo, kiu krome enhavas ankaŭ la loĝlokon Hontoria de Río Franco kaj la bienon Retortillo.

Torrepadre limas okcidente kun Cobos de Cerrato (Palencia) kaj Peral de Arlanza, sude kun Royuela de Río Franco, norde kun Villahoz kaj Santa María del Campo kaj oriente ĝi limas kun Villahoz.

Je 54 km de la ĉefurbo, ĝi estas en la vinregiono Ribera de Arlanza.

Vidindaĵoj redakti

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Stefano, la mudeĥara preĝejo de Sankta Maria de Retortillo, kaj la ermitejo.

Eksteraj ligiloj redakti