Palmeto estas temo en dekoracia arto kiu, en sia plej karaktera esprimo, similas al ventumilformaj folioj de palmo. Ĝi havas antikvegan historion, originata en Antikva Egipto kun posta disvolviĝo tra la arto de plej el Eŭrazio, ofte en formoj kiuj montras relative malmultan similon al la originalo. En antikvgreka kaj antikvroma uzoj ĝi estas ankaŭ konata kiel antemio (el la greka ανθέμιον, floro). Ĝi troviĝas en plej artaj medioj, sed speciale kiel arkitektura ornamaĵo ekzemple kiel antefikso, ĉu ĉizita aŭ pentrita, kaj ankaŭ pentrita sur ceramiko. Ĝi estas tre ofte komponaĵo de la desegno de friso aŭ konstrulimo. La kompleksa evoluo de la palmeto estis unuafoje skizita en la verko de Alois Riegl nome Stilfragen de 1893.

Antefikso kun formo de palmeto

Referencoj redakti

Aldone jenaj publikaĵoj:

  • 1. Jessica Rawson, Chinese Ornament: The Lotus and the Dragon; ISBN 0-7141-1431-6, British Museum Pubns Ltd, 1984
  • 2. Alois Riegl, Stilfragen. Grundlegungen zu einer Geschichte der Ornamentik. Berlin 1893
  • 3. Helene J. Kantor, Plant Ornament in the Ancient Near East, Revised: 11 August 1999, Copyright 1999 Oriental Institute, University of Chicago
  • 4. Idris Parry, Speak Silence, ISBN 0-85635-790-1, Carcanet Press Ltd., 1988
  • 5. Gombrich, Symbolic Images: Studies in the Art of the Renaissance, London, Phaidon, 1972
  • 6. Ernst H. Gombrich, The Sense of Order, A Study in the Psychology of Decorative Art, Phaidon, 1985

Eksteraj ligiloj redakti