Paltamo
komunumo en Finnlando
Paltamo (en sveda Paldamo) estas komunumo en la provinco Kainuu en la norda parto de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Oulu. Paltamo situas 37 km norde de la provinca ĉefurbo Kajaani. La vorto paltamo signifas en la loka dialekto de finna lingvo boaton por transporto de gudro (tri tiaj boatoj aperas en la blazono de la komunumo). En la pasinteco Paltamo estis multe pli vasta ol nun. Ĝi inkludis proksimume la tutan nunan provincon Kainuu. Paltamo situas sur strandoj de Oulujärvi, la kvina plej granda lago en Finnlando. Lago Kivesjärvi estas grava geografia elemento.
Paltamo | |
---|---|
Blazono | Situo |
komunumo • dua-nivela administra teritoria unuo | |
www.paltamo.fi | |
Provinco | Kainuu |
Areo | 1 138,98 km² |
Loĝantaro | 4,183 |
Finnlingvaj | 99,0% |
Svedlingvaj | 0,1% |
Melalahti estas vilaĝo en Paltamo.