Panamane /panaman/ estas planlingvo proponita en 1936 de panama pentristo, eks-esperantisto Manuel Encarnación Amador Torrero (1869-1952) kiu vivis en Novjorko kiel konsulo de sia lando.

Amador estis ankaŭ la kreanto de flago de Panamo.

Li diris ke, unufoje, en 1922 elirante kunvenon de loka Esperanto-klubo de Novjorko en Greenwich Village, li pripensis kial Esperanto ne venkis. Kiam alvenis al hejmo, li malfermis lernejan libron kaj legis la “oratorumon de Abraham Lincoln en Gettysburg”. Post legi ĝin multfoje, emociĝita, li metis paperon en skribmaŝinon kaj, antaŭ sia propra mirego, en duonhoro li tradukis la tekston en la "lingvo de lingvoj". Li sentis ke li havis nenaturan inspiron por krei la lingvon, pli noblan kaj belsonan ol Esperanto, kaj li nomis ĝin Panamane omaĝe al Panamo, lando de liaj gepatroj (lia patro Manuel Amador Guerrero estis la unua prezidento de tiu lando). En 1928 li finis la manlibrojn de Panamane en hispana kaj angla lingvo, sed nur en 1936 li presigis ilin.

Panamane, ne kiel lingvo, sed kiel trajto de personeco de Amador, altiris multajn verkistojn kiuj komentis pri la projekto. Paulo Rónai skribis ke Panamane estas ne nur planlingvo, sed persona "serĉo de senfino". Rodrigo Miró skribis ke la projekto montras la neekvilibran sed afablan intimon de tiu artisto.

Gramatiko redakti

Alfabeto kaj Prononco redakti

Panamane uzas la latinan alfabeton. Malsame al Esperanto:

  • J oni prononcu /ĵ/.
  • La kombinaĵojn “gue”, “gui” oni prononcu /gŭe/, /gŭi/.
  • La kombinaĵon “ye” oni prononcu /e/. La finaĵo “yen” oni pronuncu /een/. En aliaj kazoj, la “y” oni pronuncu /j/.
  • La kombinaĵon “th” oni prononcu /θ/.
  • La kombinaĵon “jn“ oni prononcu kiel la hispana “ñ” (iomente /nj/).
  • La kombinaĵon “ll” en la fino de vorto oni prononcu kiel la pola /ł/ (inter /ŭ/ kaj /l/).

Ĝenerale, la forta silabo estas la antaŭlasta. Estas forta la lasta silabo en la vortoj finitaj per “h”, antaŭigita de nur unu vokalo, escepte la estinta tempo de “aber” kaj la analitizaj modiloj de la ebla modo; ankaŭ la vortoj finitaj per duoblaj “s” kaj “z”. La finaĵo per konsonanto antaŭigita de du vokaloj aŭ de pli ol du vokaloj, kiuj estas la samaj, estas ĉiam malforta. La trisilabaj vortoj kiuj havas “h” inter vokaloj kaj sekvata per konsonanto, havas fortan la antaŭ-antaŭlastan silabon. La dusilabaj vortoj kiel “repuhblik” (respubliko), “pohsor” (povo), “tahbal” (tablo), malgraŭ havas la antaŭlastan silabon fortan, havas “h” ĉar kiam formas la pluralon havas la antaŭ-antaŭlastan silabon fortan: “repuhbliki”, “pohsori”, “tahbali”. La finaĵo “e”, antaŭigita de konsonato, ekscepte “y”, estas ĉiam neprononcata. La vorton “ageo” oni prononco “ágeo”; “aupan”, “áupan”. La adverba finaĵo “aam” estas ĉiam malforta, eĉ se estas antaŭigita de alia vokalo: “nobiaam” (noble) oni prononcu “nóbiaam”.

Ekzemploj redakti

Patro nia: Pader noses, ki sot en Hahvan, haluder sai dai namy, dai raik sai veno am numi, dai villu sai duo em ter vi es sot em Hahvan. Nos joryebred geveeh es numi giyo; fegeveeh numi nos detti vi nu fegevernos dehtori. Lazeeh numi pa faller intra temptez, mah eliver numi da tut ibel. Amene!

"Laz numi nus festender unidaltryen!

Ozaake “Panamane” untra Got’es guida, helfeeh atainer baba tut Humanya, le benefizzi des muchuele festendu, ed le benetzun des universele Frihda ed Brodenka"

Traduko:

"Komprenu ni unu la aliajn!

Espereble Panamane, sub la gvido de Dio, helpu havigi al ni la tuta homaro la bonaĵojn de la reciproka interkompreno, kaj la benojn de la universalaj Paco kaj Frateco."

Ekzempleto: "Sty máhle le movos rejine sa maskáruh da mendikánte" (ĉifoje, la malica reĝino maskiĝis kiel almozulino).

Bibliografio redakti

Manuel E. Amador
Fundaments of Panamane
Pueblo Nuevo, Panama, Imprenta Barcelona, 1936
435 pp.

Eksteraj ligoj redakti

http://mensual.prensa.com/mensual/contenido/2002/07/07/hoy/revista/622749.html Arkivigite je 2011-09-20 per la retarkivo Wayback Machine

https://web.archive.org/web/20091019214239/http://geocities.com/Athens/Acropolis/9801/lenguas/panamane.html