Manuel Encarnación Amador Torrero

Manuel Encarnación AMADOR TORRERO[1] naskiĝis en Santiago de Veraguas, je la 25-a de marto de 1869. Liaj gepatroj estis Manuel Amador Guerrero, la unua prezidento de Panamo kaj Manuela Terreros. Li studis mezlernon en Kolombio kaj superan lernadon en Usono.

Manuel Encarnación Amador Torrero
Persona informo
Naskonomo Manuel Encarnación Amador Torrero
Naskiĝo 25-an de marto 1869 (1869-03-25)
en Santiago de Veraguas
Morto 12-an de novembro 1952 (1952-11-12) (83-jaraĝa)
en Panamurbo
Lingvoj EsperantoPanamane
Ŝtataneco Panamo
Familio
Patro Manuel Amador Guerrero
Okupo
Okupo pentristo • esperantistolingvistodiplomato
Verkoj Flago de Panamo
Panamane
vdr

Li partoprenis en la revolucio kiu donis sendependiĝon al Panamo kaj kreis la flagon de sia lando.

Li estis la unua ministro de financoj de Panamo kaj estis unu el subskribantoj de la panama konstitucio en 1904. Li estis konsulo en Hamburgo (Germanio) kaj, poste, en Novjorko kie li lernis Esperanton.

Li krome estis fama pentristo kaj kreis la planlingvon Panamane.

Manuel Encarnación Amador mortis la 12-an de novembro de 1952.

Referencoj redakti