Panauti

Panauti estas urbeto en Nepalo sude de Banepa, eta distanco for de la valo de Katmanduo. Ĝi havas 25 563 loĝantojn (censo 2001).

Panauti
urbosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 45209
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 358  (2011) [+]
Loĝdenso 232 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 35′ N, 85° 31′ O (mapo)27.58333333333385.516666666667Koordinatoj: 27° 35′ N, 85° 31′ O (mapo) [+]
Areo 118 km² (11 800 ha) [+]
Panauti (Nepalo)
Panauti (Nepalo)
DEC
Panauti
Panauti
Situo de Panauti

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Panauti [+]
vdr
Panauti

La reĝo Bupitendra Malla donis tiun ĉi ŝtateton kiel doton al sia fratino.

Ĝi estas loĝata de la popolo de la Nevaroj, kio klare videblas en la urba vivo: plurŝtupaj Pagodoj, prilaboritaj lignaj fenestroj kaj pordoj kiel ankaŭ la ĝenerale mezepoka urbostrukturo kun ĝiaj mallarĝaj stratetoj.

Panauti estas por la interesatoj de la nevara kulturo certe vizitinda, precipe ĉar, kontraŭe al Katmanduo kaj Patan, ankoraŭ malmulto estas detruita pro senkontrola konstruado de modernaj konstruaĵoj. Plej vizitinda estas la Indreŝvar Mahādev Mandir (Templo de Indra, granda dio).

Koordinatoj: 27° 35′ 00″ N; 85° 31′ 00″ E Mapo

Vidu ankaŭ: Listo de urboj de Nepalo