Panmunĵomo[1][2] (koree: 판문점) estas loko sur la limo inter Norda Koreio kaj Suda Koreio. Ĝi situas proks. 70 km norde de Seulo. Oni povas atingi tiun lokon per trajno el Seulo al Imjingang.

Panmunjom

La limo inter la du koreaj ŝtatoj estas 240 km longa. Ĝi situas proks. je la 38a norda paralelo. Norde kaj sude de ĝi estas 2 km da natura senhoma zono: senarmeigita zono. Do sume 4 km larĝa zono. Tie neniu persono rajtas iri.

Vartis pri tiu zono "Varta Komisiono el Neŭtralaj Nacioj". En 1953 por starigi tiun komisionon Nord-Koreio elektis du neŭtralajn ŝtatojn: Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Sud-Koreio elektis du aliajn: Svedio kaj Svislando. En 1992 Nord-Koreio klopodis forigi Pollandon kaj Ĉeĥoslovakion, ĉar ili fariĝis demokrataj ŝtatoj. Plie Ĉeĥoslovakio disiĝis. Nord-Koreio sukcesis forpeli iaman amikon Ĉeĥio asertante, ke la kontrakto de 1953 estis kun Ĉeĥoslovakio. Do ĉeĥaj soldatoj devis forlasi Panmunjom. Por forpeli la polojn, Nord-Koreio ĉesis liveri akvon kaj elektron. Svisaj kaj svedaj soldatoj klopodis liveri tiujn varojn, tion ili faris dum 3 monatoj, tamen finfine poloj devis foriri.

Nuntempe estas en Panmunjom soldatoj de Svislando kaj Svedio. Ili atingas la limon el Seulo.

Referencoj redakti

  1. Japana Esperanto-Instituto (1982) "Vortaro Japana-Esperanta"
  2. Glosbe[1]