Papaj seĝoportistoj

Benedikto la 16-a: ”Mia bondeziro, karaj amikoj, estas ke vi povu esti, en Vatikano kiel en hejmo, en paroĥo kaj ĉie, personoj helpemaj” . (Papo Benedikto la 16-a dum renkonto, en la salono de la Konsistorio, kun la seĝoportistaro. 13-an de januaro 2006.)

La papaj seĝoportistoj estas membroj de la papa antaŭĉambro. Ili obeas al la dekano de tiu salono, responsulo de la papa apartamento.

Historio redakti

 
Papo Urbano la 8-a sur la portebla seĝo, subtenita de papaj seĝoportistoj.

Origine tre antikva, pro kio tiu grupo estas taksata la laika kolegio plej antikva inter la ekzistantaj dediĉitaj al la servo de la papo-pontifiko. Pli antikva ankaŭ ol Svisa Gvardio), la kolegio de seĝoportistoj ĝuis nombrajn privilegiojn, inter kiuj la nomumi al “palatina grafo”, la rajto koncedi diplomojn kaj krei notariojn. Post la Koncilio de Trento tiuj privilegioj estis eliminitaj.

En la antikvaj presaĵoj prezentantaj papajn historiajn defiladojn oni vidas la seĝoportistojn dum la portado de la papo sur la portebla seĝo, sekvatajn de la papaj ĉevalgardistoj kun kiuj ili dividis la privilegiojn. Per la subpremo de la papaj ĉevalejoj, ĉevalgardistoj kaj seĝoportistoj konfluis al unika kolegio konservante la titolon de la duaj.

En 1968 per la reformo dekretita en la apostola letero Pontificalis Domus, promulgita de papo Paŭlo la 6-a estis ĉesigita la plurjarcenta papa kortego kaj estis reformitaj iuj proceduroj kiuj permesis al seĝoportistoj esti elektitaj de la prefekto de la papa domo. (Antaŭe ili estis elektitaj aliprocedure).

La du grupoj konstituis, ekde 1378, la konfrataron taksatan la plej antikvan de Romo ankoraŭ aktivan.

Funkcioj redakti

 
Seĝoportistoj en sia unuformo portantaj la ĉerkon dum la funebro de Johano Paŭlo la 2-a.

Kiel oni intuicias el la nomo, la seĝoportistoj origine havis precipan celon transporti surŝultre la papon sur la portebla seĝo okaze de la katolikaj festoj.

Ekde 1978 post la formovo de la portebla seĝo, la funkcio de la seĝoportistoj limiĝis al ĉiutaga servo en la apartamento de la papo, por ricevi kaj akompani la gastojn vizitantajn la papon. Krome ili daŭrigas ĉeesti en la Placo Sankta Petro kiam la papo renkontas fidelulojn aŭ kiam la papo ne kapablas marŝi aŭtornome…

Ekde 1870, pro la falo de la Papa Ŝtato, la seĝoportistoj ĉesis akompani la papon dumvojaĝe, krom kelkfoje.

Abolicio de la portebla seĝo redakti

Papo Johano Paŭlo la 2-a definitive ĉesigis la uzon de la portebla seĝo, sed, dum la lastaj jaroj de lia vivo en kiu liaj pormarŝaj kapabloj ĉiam pli febliĝis, la seĝoportistoj inventis alian sistemon por lin movigi ĉirkaŭ la placo Sankta Petro.

Unuformo redakti

Livreo de la seĝoporto redakti

 
Ekzemplo de bantokravato (kun motivo regimentala).

La nuna unuformo de la seĝoportisto devigita de 1972 estas konstituita per griza jako longa ĝis la genuoj, unukolora, kaj per griza gilet, blankaj gantoj kaj bantokravato. Sur la blanka ĉemizo oni vestas la karakterizan arĝentan “kolumon” prezentantan la papan tiaron kun la iksataj ŝlosiloj sur kiuj estas ĉizitaj la sintagmon “Papa Antaŭĉambro” subtenita, centre de la brusto, per kvar arĝentaj ĉenoj. Laŭlonge de la tempo la unuformo ŝanĝiĝis kaj por la seĝopotistoj kaj por ilia dekano kies livreo distingiĝas el tiu komuna.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti