La papilia floro estas la tipa floro de papilioformedoj aŭ faboideae, subfamilio de guŝacoj. La kvin petaloj aspektas tute diverse, la floro havas ne turnan, sed spegulan simetrion.

Floroj de tubera latiro

La du subaj petaloj estas kunkreskintaj kaj kune formas la "ŝipeton", kiu similas al la kilo de boato. Latina esprimo: carina (kareno). La ŝipeto entenas la anterojn kaj la pistilon.

Odora latiro

La meza supra petalo estas la plej granda kaj aspektas kvazaŭ "velo" (ĉe la odoranta latiro pli intense ruĝeta ol la aliaj petaloj), ĝi donas al la tuta floro la aspekton de papilio, kiu donis la nomon al la floro kaj subfamilio.

La du flankaj petaloj cirkaŭstaras la ŝipeton kiel "flugiloj". Alflugantaj insektoj eksidas sur la spaceto kiun flugiloj kaj ŝipeto kune formas. Kiam insekto eksidas, anteroj kaj pistilo elstaras prezentiĝante por inseminado.

Al la Papilioformedoj apartenas ekzemple arakido, kikero, genisto, sojo, indigo, lento, fazeolo, pizo, trifolio.