La papirusa fragmento konata kiel Papiruso Fayyum (aŭ Greklingva papiruso 2325[1] entenas mallongajn greklingvajn tekstojn enhave evangeliajn neritatigeblajn, tamen, al iu ajn el la kanonajapokrifaj evangelioj. Esploristoj ĝin datumas al la 3-a jarcento.

Tiu papirusa fragmento estis trovita de G. Bickell en 1885 en la papirusa kolekto de la arkiduko Raniero en Vieno.

Ĝi aparte enhavas mallongan ero de la dialogo inter Jesuo kaj la apostoloj dum la lasta vespermanĝo, prezentante preskaŭ resuman redakton de la biblia pasaĵo de la Marko 14, 26-30 kaj de pasaĵo Mateo 26, 30-34.[2] Iuj, tamen, sin demandas ĉu la referenca teksto povas esti la Evangelio laŭ Petro[3]

Teksto de la papiruso Fayyum redakti

La teksto recitas:
[...]ε]ξαγειν ως ε[ι]πε[ν] οτι, Α[παντες]
[εν ταυτη] τη νυκτι σκανδαλισ[θησεσ-]
[θε κατα] το γραφεν• Παταξω τον [ποιμε-]
[να, και τα] προβατα διασκορπισθησ[ονται. ει-]
[ποντος το]υ Πετ{ρου}• Και ει παντες, ο[υκ εγω....]
[...Ι{ησου}ς• Πρι]ν αλεκτρυων δις κοκ[κυσει τρις]
[...με α]παρν[ηση.]

(Traduko laŭsenca) “Ĉinokte vi ĉiuj
estos skandalizitaj ĉar estas skribite:
mi frapos la paŝtiston kaj [la
ŝafaro] dispeliĝos, [...] kaj kiam Petro diris:
ankaŭ se ĉiuj, Jesuo [...] koko kantos.
du fojojn [...] tri fojojn min [...]

Notoj redakti

  1. Fayyum estas egipta urbo, okcidente de Kairo, najbare de kiu oni elfosis faskon de papirusoj.
  2. Marko 14, 27-31) “27 Kaj Jesuo diris al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj dispeliĝos. 28 Tamen post mia releviĝo, mi iros antaŭ vi en Galileon. 29 Sed Petro diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos, tamen ne mi. 30 Kaj Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke hodiaŭ en ĉi tiu nokto, antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. 31 Sed tre insiste li diris: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili ĉiuj.”; Mateo 26,30-34 “31 Tiam diris Jesuo al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum ĉi tiu nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj de la grego diskuros. 32 Tamen, post mia releviĝo mi iros antaŭ vi en Galileon. 33 Sed Petro responde diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos pro vi, mi neniam ofendiĝos. 34 Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke en ĉi tiu nokto, antaŭ ol krios koko, vi trifojemalkonfesos min.”
  3. Esperantigita Evangelio laŭ Petro en [1].

Bibliografio redakti

  • I vangeli apocrifi. A cura di Marcello Craveri. Torino, Einaudi 1969

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti