Evangelio EgertonPapiruso Egerton 2 estas la nomo de amaseto da fragmentoj (du kompletaj folioj kaj restaĵo de tria, plus kvinlinia fragmento elfosita pli poste)[1] de greklingva kodekso de nekonata evangelio, nun konservita ĉe British Library. Temas pri fragmentoj ege antikvaj, inter la plej antikvaj. Oni malkovris ilin, eble en Oksirinĥo, en 1934. La kodekso estas paleografie datita je la unua duono de la 2-a jarcento. La evangelio en ĝi entenata, epitetata ankaŭ kiel “nekonata evangelio” ĉar nekonatas ĝiaj antikvaj fontoj, eble estis kompilita en la jaroj 50-100, laŭ iuj paleontologoj sed laŭ aliaj post la 1-a jarcento[2]. Ĝia nomo “Egerton” honoras la financinton de la akiro de la unua fragmento.

Evangelio Egerton
manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
vdr

Spite de ĝia historia graveco, la teksto estas nemulte konata kaj ĝenerale ignorita ekstere de la eta rondo de specifaj fakuloj. Temas pri papirusaj fragmentoj kiuj ne rivelas klaran rilaton kun neniu el la kvar kanonaj evangelioj, kiel Helmut Koester kaj John Dominic Crossan pruvis, kaj samtempe ne eblas ĝin konsideri "apokrifa" aŭ "hereza" sen kompromiti la ortodoksion de la Evangelio laŭ Johano, nek eblas ĝin enlistigi kiel gnostikan; ĝi ŝajnas preskaŭ sendependa de la sinoptikaj, reprezentante tradicion similan, sed sendependan, al tiu de la evangelio laŭ Johano, sed ĝi rakontas miraklon, alifonte nekonatan, johanstilan.

Enhavo redakti

La tri fragmentoj dimensias 11,5x9,2 cm; kaj 11,8x9,7; kaj 6x2,3 cm. Ili entenas 94 liniojn, 200 vortojn ĉirkaŭe, 4000 literojn ĉirkaŭe.[3]

La tekstoj de konserviĝintaj fragmentoj etendiĝas laŭ kvin perikopoj:

1) diskuto pri akreditiĝo (linioj 1-24): disputo simila al tiu rakontita en la Evangelio laŭ Johano (5,29-47) kaj (10,31-39). La rakonto komenciĝas (linioj 1-5) per la finiĝo de akuzo al Jesuo pri malobeo al leĝo, eble tiu de la sabato, kaj pluiras (linioj 5-20) tra violenta Jesua atako kontraŭ la ĉefoj de la popolo, komponita da versegoj reprenitaj de la johana verko.

2) provo agresi Jesuon (linioj 25-34): aperas agraphon (vorto ne uzita en la kanonaj evangelioj) konsistanta minacon, kaj provo de ŝtonmortigo, eble pro blasfemio.

3) sanigo de leprulo (linioj 35-47): epizodo simila al tiu rakontita en Mateo (8,1-4), en Marko (1,40-45) kaj en Luko (5,12-16; 5,12-16).

4) diskuto kun la falsaj enketistoj (linioj 50-66): kontrasto pri la pago de impostoj al la Romianoj simila al tiu de "Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio", de Mateo (22,15-22), Marko (12,13-17) kaj de Luko (20,20-26)

5) mirakla frukto (linioj 67-82): fragmenta rakontaĵo pri miraklo okazinta borde de la rivero Jordano, eble utila por ilustri la parabolon de la semoj mirakle fontantaj. Tiu perikopo ne havas paralelon en kanonaj evangelioj. “Jesuo marŝis kaj haltis ĉe rivero Jordano; etendis sian dekstran manon... kaj enplantis sur... Kaj tiam ... akvo... kaj... antaŭ ilia okuloj; kaj fruktis... multoj... por la ĝojo”

La fragmentoj finiĝas per kroma perforto kontraŭ Jesuo.

Datado de la manuskripto redakti

La unua fragmento estis elfosita en Egiptio en 1934 kaj vendita al British Museum kaj publikigita la sekvantan jaron 1935. Ĝia datado estas aranĝita nur surbaze de paleografio. Kiam tiu fragmento de papiruso Egerton estis analizita unuafoje, la supozita datado havis rivalon, rilate antikvecon, nur en la papiruso P52, ero de la evangelio laŭ Johano, nun konservita ĉe la John Rylands Library. Poste, kiam alia fragmento estis identigita en la kolekto de la Universitato de Kolonjo (Papyrus Köln 255) , oni konstatis ke tiu lasta fragmento perfekte kontuŝiĝas kun la malsupra parto de la Egerton-a. Kaj per rafinitaj komparoj scienculoj konkludis ke la palmon de antikveco apartenas al tiu Egerton-a.[4]. Fakuloj ĝin datas ne la radio de 100 jaron ,ekde la 0 ĝis la 150. Eble samtempas aŭ ankaŭ antaŭas tiun de Johano.

Senpedendeco el ceteraj evangelioj redakti

Kelkaj fakuloj eksplikis la similaĵojn inter la “nekonata evangelio” kaj tiuj kanonaj asertante ke la aŭtoro de la unua inspiriĝis el la duaj, sed tia solvo ne estis konsiderita kontentiga ĉar en la komunaj eroj la evangelio-Egerton ne prezentas la apartan lingvaĵon de la sinoptikaj aŭtoroj kaj, pliĝenerale, kaj mankas de iuj karakterizoj komunaj en la sinoptikaj: afero malfacile eksplikebla se tiuj evangelioj estis la inspira fonto. Aliflanke mankas pruvoj kiuj montru subtenebla la kontraŭa hipotezo, nome ke la sinoptikoj kaj Johano dependas de la evangelio Egerton. La plej probabla ekspliko pri la similaĵoj kaj malsimilaĵoj inter la Egerton kaj la kanonaj staras en la fakto ke Egerton faras sendependan uzon de la diroj kaj de tradiciaj rakontoj pri Jesuo (tiuj entenataj en la hipoteza Fonto Q) uzitaj ankaŭ de la kanonaj aŭtoroj.[5]

Dependeco el ceteraj evangelioj redakti

Alternativa vidpunkto rimarkigas ke en la du eroj bazitaj sur la sinoptikoj, la aŭtoro de la “evangelio Egerton” transiras de unu evangelio al la alia por kapti la erojn plej taŭgajn por sia komponaĵo surbaze de vortkunigo, kaj el tio deduktas ke tiuj rakontoj estis kompilitaj parkere: spite tion la aŭtoro montras ke mem konis bone la kvar kanonajn evangeliojn. Dedukteblas ankaŭ ke kvankam la buŝa tradicio estis jam fiksita en skriba versio, ankoraŭ vastis buŝa tradicio; la libera kunigo de ambaŭ emis al kompilado de tekstoj kiuj miksis inter si tekstojn jam skribitajn kaj aldoni epizodojn prenitajn el la buŝa tradicio (kiel okazas pri la miraklo de la kvara sekcio).

Notoj redakti

  1. Wilhelm Schneemelcher.
  2. [1]
  3. Papyrus Egerton 2: Introduction. Arkivita el la originalo je 2009-09-23. Alirita 2011-04-14.
  4. Michael Gronewald, Papyrus Köln 255: Unbekanntes Evangelium oder Evangelienharmonie (Fragment aus dem "Evangelium Egerton")
  5. Jon B. Daniels, The Complete Gospels.

Bibliografio redakti

  • Ronald Cameron, ed., The Other Gospels: Non-Canonical Gospel Texts, 1982.
  • Ehrman, Bart. (2003) Lost Scriptures: Books that Did Not Make It into the New Testament. Oxford University Press, USA. ISBN 0-19-514182-2.
  • Wilhelm Schneemelcher, Robert McLachlan Wilson, New Testament Apocrypha: Gospels and related writings, Westminster John Knox Press, 2003, ISBN 0-664-22721-X, pp. 96–99.
  • Roland H. Worth, Alternative lives of Jesus: noncanonical accounts through the early Middle Ages, McFarland, 2003, ISBN 0-7864-1581-9.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti