Papua pingveno

pingvena specio de la genro Pygoscelis
(Alidirektita el Papua pigoscelo)

La longvosta Papua pingveno (Pygoscelis papua) estas pingvena specio de la genro Pygoscelis, ĉefe proksime asocia kun la Adelia pingveno (P. adeliae) kaj la Antarkta pingveno (P. antarcticus). La unua scienca priskribo estis farita en 1781 de Johann Reinhold Forster surbaze de ekzemplero el Malvinoj. Ili alvokas per variaj vojoj, sed plej ofte aŭdata estas trumpetaĵo elsendita havante la kapon reen.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papua pingveno
Papua pingveno, ĉe Golfo Cooper, Sud-Georgio, Britaj Transmaraj Teritorioj
Papua pingveno, ĉe Golfo Cooper, Sud-Georgio, Britaj Transmaraj Teritorioj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Pygoscelis
Specio: P. papua
Pygoscelis papua
(Forster, 1781)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Papua pingveno estas unu el tri specioj de la genro Pygoscelis. Pruvaro per mitokondrio kaj nuklea DNA sugestas, ke la genro disiĝis el aliaj pingvenoj antaŭ 38 milionoj da jaroj, ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj post la prauloj de la genro Aptenodytes. Siavice la Adeliaj pingvenoj disiĝis el la aliaj membroj de la gento antaŭ ĉirkaŭ 19 milionoj da jaroj, kaj la Antarkta kaj la Papua pingvenoj finfine diverĝis antaŭ 14 milionoj da jaroj.[2]

Oni agnoskis du subspeciojn de tiu pingveno: Pygoscelis papua papua kaj la pli malgranda Pygoscelis papua ellsworthii'

Aspekto redakti

 
Insulo Saunders, Malvinoj.

La Papua pingveno estas facile rekonata pro la ampleksa blanka strio kiu etendas el supraokulo al supraokulo tra la kapopinto kaj super nuko kaj ties brile oranĝecruga beko kun nigra pintoj kaj supra bordo. La kapo, kolo kaj dorso estas nigraj dum la subaj partoj estas blankaj, kiel ĉe aliaj pingvenoj. Ili havas palajn blankec-rozkolorecajn membranajn piedojn kaj tre longan voston – nome la plej elstara vosto el ĉiuj pingvenoj. Idoj havas grizajn dorsojn kun blankecaj fruntoj. Dum la Papua pingveno vagadas surtere, ties vosto skuiĝas el flanko al flanko, kaj de tie la scienca nomo Pygoscelis, kio signifas "pugo-vostaj".[3]

Plenkreskulo de Papua pingveno atingas alton de 51 al 90 cm,[4][5] kio faras ilin la tria plej granda specio de pingveno post la du gigantaj specioj, nome la Imperiestra pingveno kaj la Reĝa pingveno. Maskloj havas maksimuman alton de ĉirkaŭ 8.5 kg ĝuste antaŭ plumoŝanĝo, kaj minimuman pezon de ĉirkaŭ 4.9 kg ĝuste antaŭ pariĝado. Ĉe inoj la maksimuma pezo estas 8.2 kg ĝuste antaŭ plumoŝanĝado, sed ties pezo falas al tiom malmulte kiom ĝis 4.5 kg dum idozorgado en la nesto.[6] Birdoj el nordo estas averaĝe 700 g pli fortikaj kaj 10 cm pli altaj ol la sudaj birdoj. Sudaj Papuaj pingvenoj atingas longon de 75–80 cm.[7] Ili estas la plej rapidaj subakve naĝantaj pingvenoj, kiuj atingas rapidojn de 36 km/h.[8] Papuaj pingvenoj estas adaptataj al tre akraj malvarmaj klimatoj.

Reproduktado redakti

 
Familio en insulo Wiencke, arkipelago Palmer, ĉe la marbordo de la Antarkta Duoninsulo.

La reproduktaj kolonioj de Papuaj pingvenoj estas situantaj ĉe la senfrosta surfaco. Kolonioj povas esti rekte dependaj el la marbordo sed estas ankaŭ konsiderinde interne. Ili preferas neprofundajn marbordajn areojn kaj ofte nestumas inter herbotufoj aŭ rekte surherbe. En Suda Georgio, ekzemple, reproduktaj kolonioj estas je du kilometrojn interne. En kolonioj pli interne, kie la pingvenoj nestumas inter herbotufoj aŭ rekte surherbe, ili ŝanĝas lokon iomete ĉiun jaron ĉar la herbo povas iĝi piedpremita laŭlonge de la tempo.

La Papuaj pingvenoj reproduktiĝas sur multaj ĉeantarktaj insuloj. La ĉefaj kolonioj estas en la Falklandoj, Suda Georgio kaj Kergelenoj; pli malgrandaj populacioj troviĝas ĉe Makvora Insulo, Insulo Herdo, Sud-Ŝetlandoj kaj la Antarkta Duoninsulo. La totala reprodukta populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 300,000 paroj. Nestoj estas kutime faritaj el iel cirkla amaso de ŝtonoj kaj povas esti tre granda, 20 cm alta kaj kun diametro de 25 cm. La ŝtonoj estas zorge tenitaj kaj ties posedrajto povas iĝi tialo por bruecaj polemikoj inter individuaj pingvenoj. Ili estas ankaŭ aprezataj de inoj, eĉ ĝis la punkto ke maskla pingveno povas atingi seksajn favorojn de ino kontraŭ propono de taŭga ŝtono.

La ino demetas du ovojn, kiuj pezas po 500 g. La gepatroj kunhavas respondecon por kovado, kaj ŝanĝas tiun devon ĉiutage. Eloviĝo okazas post 34 al 36 tagoj. La idoj restas en la nestoj dum ĉirkaŭ 30 tagoj antaŭ formi idovartejojn. La idoj plumoŝanĝas al antaŭ-plenkreska plumaro kaj iras al maro post ĉirkaŭ 80 al 100 tagoj.

Dieto redakti

Papua pingveno manĝas ĉefe krustulojn kiaj krilo, kaj fiŝoj faras nur ĝis ĉirkaŭ 15% el la dieto. Tamen, ili estas oportunemaj manĝantoj, kaj ĉe la Malvinoj ili prenas preskaŭ samajn proporciojn el fiŝoj (specioj de genro Patagonotothen, Thysanopsetta naresi, Micromesistius australis), krustuloj (Munida gregaria) kaj kalmaroj (Loligo gahi, Gonatus antarcticus, Moroteuthis ingens).

Minacoj redakti

 
Bruna rabmevo kaptas idon de Papua pingveno ĉe Godthul, Suda Georgio

En akvo, marleonoj, marleopardoj, kaj Granda orcino estas ĉiuj predantoj de la Papua pingveno. Surtere ne estas predantoj de plenkreskaj Papuaj pingvenoj. Rabmevoj povas ŝteli ties ovojn; tamen, foje aliaj marbirdoj sukcesas kapti idojn.

Konservostatuso redakti

La IUCN Ruĝa Listo listigas la Papuan pingvenon kiel "preskaŭ minacata", pro rapida malpliiĝo en kelkaj gravaj populacioj kio supozeble estas tialo por modera ĝenerala malpliiĝo en la totala specia populacio. Ekzemplo estas la populacio ĉe Birdinsulo (Sud-Georgio), kie la populacio falis je du trionoj en 25 jaroj.[9]

Bildaro redakti

Kulturaj referencoj redakti

Referencoj redakti

  1. Woods, R.W. (1975) Birds of the Falkland Islands, Antony Nelson, Shropshire, UK.
  2. Baker AJ, Pereira SL, Haddrath OP, Edge KA (2006). “Multiple gene evidence for expansion of extant penguins out of Antarctica due to global cooling”, Proc Biol Sci. 273 (1582), p. 11–17. doi:10.1098/rspb.2005.3260. Alirita 2008-03-21.. 
  3. Filmetoj, fotoj kaj faktoj de la Papua pingveno - Pygoscelis papua - ARKive. Arkivita el la originalo je 2009-05-20. Alirita 2013-11-04.
  4. ADW: Pygoscelis papua: INFORMATION
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-20. Alirita 2013-11-04.
  6. Filmetoj, fotoj kaj faktoj de la Papua pingveno - Pygoscelis papua - ARKive. Arkivita el la originalo je 2012-07-18. Alirita 2013-11-04.
  7. Antarctica fact file wildlife, Papuaj pingvenoj
  8. BBC Nature - Filmetoj, novaĵoj kaj faktoj pri Papuaj pingvenoj
  9. Pygoscelis papua (Papua pingveno)

Literaturo redakti

  • Klemens Pütz kaj Christine Reinke-Kunze: Tierwelt der Antarktis und Subantarktis, Antarctic Research Trust, Forch 2009, ISBN 978-3-033-01791-7
  • Hadoram Shirihai: A Complete Guide to Antarctic Wildlife - The Birds and Marine Mammals of the Antarctic Continent and Southern Ocean, Alula Press, Degerby 2002, ISBN 951-98947-0-5
  • Tony D. Williams: The Penguins. Oxford University Press, Oxford 1995, ISBN 0-19-854667-X
  • Robin kaj Anne Woods: Atlas of Breeding Birds of the Falkland Islands, Anthony Nelson, Shorpshire 1997, ISBN 0-904614-60-3

Eksteraj ligiloj redakti