Parabolo de la gisto

Parabolo de la gisto, aŭ parabolo de la fementaĵo. apartenas al la serio de paraboloj etikeditaj paraboloj de la Regno, diritaj de Jesuo kaj registritaj en la Evangelio laŭ Mateo (13,33) kaj en la Evangelio laŭ Luko (13,20-21).

PARABOLOJ DE JESUO
PARABOLOJ DE LA ĈIELA REGNO”
“PARABOLO DE LA GISTO”
fonto = Evangelio de Mateo kaj de Luko
Fonto apokrifa = Evangelio de Tomaso
Ĉisaĵo de Jan Luyken ilustranta la parabolon de la gisto, el la Bowyer Bible.

Bibliaj fontoj redakti

Mateo: “Alian parabolon li parolis al ili: La regno de la ĉielo similas al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezurojn da faruno, ĝis la tuto fermentis”(13,33). [1]

Luko: “Poste li diris: Al kio mi komparu la regnon de Dio? 21 Ĝi estas simila al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezuroj da faruno, ĝis la tuto fermentis” (13,20-21).[2]

La komparo de la gisto (fermentaĵo), utiligata kiel fermentigilo de la pasto en la konfekcio de la pano, estas uzata de Jesuo por reprezenti la Dian Regnon kiu transformas la mondon. La virinoj de lia epoko preparadis la panon hejme. La fermentado de la pasta maso estis komparo facile komprenebla por la disĉiploj kaj la ĝenerele por la aŭskultantaro. Hodiaŭ, kiam la pano estas aĉetata jam pretigita, la parabolo bezonas eksplikon krom komento.

Signifo aludata: la Jesua anonco, kaj do tiu farita de la kristano en la socio kaj historio estas kaj havas bonan fermentaĵon.

La parabolo evidentigas fortan kontraston. La esprimo: “La Ĉiela regno similas...” tuj pensigas ke okazas rilate la Dian Regnon kio okazas en la ereto de gisto. La kontrasto inter la kaŭzo (la fermentado) kaj la efiko (la pasto fermentinta) estas enorma: el eta anonco kreiĝas la kristana komunumo, nome la Eklezio kiu daŭrigas la anoncon.

Apokrifaj fontoj redakti

Tiu parabolo estas registrita ankaŭ en la apokrifa La evangelio de Tomaso, 96 (Jesuo diris: “La regno de la Patro similas al virino, kiu prenis amforon farunplenan. Ŝi emnetis iom da gisto en la pastaĵon, kaj bakis grandajn panformojn. Kiu havas orelojn aŭskultu”. ([1]. Laŭ Jesus Seminar tiu estas unu el la aŭtentaj diroj de Jesuo; aparte la versioj de Mateo kaj Luko estis juĝataj aŭtentaj per la certeco de 65%.

Historia kunteksto redakti

La nombra ĉeesto de adorantoj de paganaj diaĵoj kaj de Judoj kiuj konis la veran Dion kies ili posedas la Sanktajn Librojn, estas senproporcie pli granda kompare kun la malmultaj disĉiploj de Jesuo. La tiamaj virinoj preparadis la panon kutime ene de la dommuroj utiligante mezuron de faruno kiu korespondis al ĉirkaŭ 13 litroj. Kutime oni pastadis tri mezurojn, dozon senmezuran se limigitan al la familia bezono (ĉirkaŭ 50 pecoj). El tio startas la konsideroj de Jesuo.

Ekzegezo pri la parabolo redakti

La konstanta ekzegezo estas: La gisto figuro de la Verbo.

Jesuo invitis la Apostolojn ne timi la numeran malsamecon inter ili kaj la cetera mondo ĉar ilia eta malplimulto estus konkerinta la mondon pere de lia helpo. La eta eklezio de Jesuo pliiĝos al io multe granda etendiĝante sur la tuta tero.

Pli teologie: kiel la gisto fermentos, penetrante la paston, disvastiĝante kaj amalgamiĝante kun la ceteraj ingrediencoj, sammaniere la Verbo (Filo de Dio) etendiĝos ene de la Eklezio, nome en la mondo pere de la Apostoloj kaj de iliaj sekvuloj.

En la Malnova Testamento la gisto kutime simbolis la pekon kiu damaĝas la homan koron; nun ĝi kreskigas la koman amason adherentan al Jesuo. La gisto, do, en la biblia lingvaĵo havas du valentojn: ankaŭ ĝuste en la Nova Testamento, Jesuo mem avertas por ke liaj disĉipli evitu la “Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj” (16,11; Marko 8,15); kaj ĉe 1 Kor. 5:6-8) Sankta Paŭlo uzas la saman vorton por simila koncepto.

La gisto en ĉi parabolo simbolas ankaŭ alion: ke la forto altira estas ekstera al la pasto, io kiu venas el alto, el Dio, ke la disvastiĝo de la Dia Regno estas verko de Dio. Al la disĉiplo apartenas la taskon de kunlaboranto kiu anoncas ion ne sian.

Aliaj projektoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La versio ĉi-tie uzata estas tiu esperanta, kiu siavice baziĝas sur la grekaj manuskriptoj esploritaj de kompilistoj de unua Vulgato kaj de Lutera kaj anglikana biblioj
  2. Women in the Ministry of Jesus: A study of Jesus' attitudes to women and their roles as reflected in his earthly life, Cambridge University Press, 1987, ISBN 0-521-34781-5, p. 40–41.

Bibliografio redakti

  • Compendio delle parabole di Gesù, D. Dormeyer, G. Kern, A.Merz, Chr Münch, E. E. Popkes, Queruniana Editrice.