Paramagnetismo

(Alidirektita el Paramagneta substanco)

Paramagnetismo estas fizika fenomeno pro kiu substancoj iĝas magnetoj en ekstera magneta kampo. Malsimile al feromagnetoj, tiaj substancoj (paramagnetoj) estas tute nemagnetaj sen iu ekstera kampo.

En mikroskopa skalo, paramagneta substanco modeliĝas per aro da sendependaj magnetaj dupolusoj; la respondo de la sistemo al ekstera magneta kampo estas la rezulto de du kontraŭaj fortoj: tiu de la magneta energio kiu orientigas la dupolusojn laŭ la direkto de la magneta kampo, kaj tiu de la varmenergio kiu trudas malordon. Do ĝis aparta temperaturo, sub influo de magneta kampo la paramagneto akiras magnetan momanton M, kiu pligrandigas la eksteran kampon proporcie al la intenso de la kampo H. Tiu proporcia koeficiento nomiĝas magneta impresemeco, aŭ susceptebleco = M/H, tial la magneta impresemeco en paramagnetoj ĉiam estas pozitiva, sia absoluta valoro estas malgranda. Magneta impresemeco de paramagnetoj sendependas de intenso H (ĝis la limvaloro, pri kiu ĉiuj magnetaj dupolusoj de la substanco estas orientitaj laŭ la ekstera kampo), sed malkreskas kiam la temperaturo kreskas, tial ke oni simboligas ĝin per .

Tabelo de magneta impresemeco de kelkaj paramagnetoj (normalaj kondiĉoj)[1]

Substanco Susceptebleco, x106)
Aluminio, Al 22
Cezio, Cs 51
Litio, Li 14
Magnezio, Mg 12
Natrio, Na 7,2
Neodimo, Nd 3000.[2]
Platino, Pt 260
Uranio, U 400
Volframo, W 68
Oksigeno (gasa), O2 1,9
Fera oksido, FeO 7200

Referencoj redakti

  1. Carl L. Nave (2008-11-09). Magnetic Properties of Solids (Magnetaj proprecoj de solidaĵoj) (angla) (Editoro:HyperPhysics).
  2. A. Mahajan kaj A. Rangwala (1989). Electricity and Magnetism (Elektro kaj magnetismo), p. 417 (angla).

Vidu ankaŭ redakti