Parfinskij (distrikto)

La distrikto de ParfinoParfina distriktoParfinskij distrikto (ruse Парфинский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Parfino. La distrikto estis fondita en 1968 el parto de la distrikto de Staraja Russa de la Novgoroda provinco.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 12 220 homoj.[2]

distrikto de Parfino
ruse: Парфинский район
distrikto de la Novgoroda provinco
La rivero Lovatj ĉe Parfino
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro Parfino
Areo 1 591,12 km² (159 112 ha)
Loĝantaro 12 220 (2020)
Denseco 7,68 loĝ./km²
Estiĝo 1968
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81650x-xx-xx
OKATO 49 230 000 000
La distrikto de Parfino sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Parfino sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Parfino sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Parfinsky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

Geografio redakti

 
La rivero Pola en la distrikto

La distrikto de Parfino situas en meza parto de la Novgoroda provinco, en la Ĉeilmena malaltaĵo. La areo de la distrikto estas 1591,12 km².[3]

Arbaroj kovras 71,4 procentojn de la distrikta areo. En la distrikto multas marĉoj, riveroj kaj lagoj (ĉirkaŭ 100). La plej grandaj riveroj de la distrikto estas Lovatj kaj Pola. La teritorio de la distrikto apartenas al la baseno de la Balta Maro.[1]

Okcidente la distrikto de Parfino najbaras kun la distrikto de Staraja Russa, nord-oriente – kun la distrikto de Krestci, sud-oriente – kun la distrikto de Demjansk. Sude de la distrikto situas la lago Ilmenj.

Simboloj redakti

La blazono de la distrikto de Novgorodo estis oficiale aprobita la 18-an de aŭgusto 2004 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 1536. La blazono estas blua ŝildo, disigita en du partojn per ora zono el ses oraj romboj. En la supra parto estas ora barko kun ĉevala kapo antaŭe. En la malsupra parto estas arĝenta alko.[4]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Парфинский район (ruse). Заповедная Россия. Arkivita el la originalo je 2011-11-06. Alirita 2021-03-04.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-17.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
  4. Герб Парфинского района (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-03-03.