Demjanskij (distrikto)

La distrikto de DemjanskDemjanskij distrikto (ruse Демянский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Demjansk.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 9964 homoj.[2]

distrikto de Demjansk
ruse: Демянский район
distrikto de la Novgoroda provinco
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro setlejo Demjansk
Areo 3 198,94 km² (319 894 ha)
Loĝantaro 9 964 (2020)
Denseco 3,11 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81651 x-xx-xx
OKATO 49 212 000 000
La distrikto de Demjansk sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Demjansk sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Demjansk sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Demyansky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

Geografio redakti

 
Demjansk

La distrikto de Demjansk situas sud-oriente en la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 3198,94 km².[3]. Norde ĝi najbaras kun la distrikto de Krestci, nord-oriente – kun la distrikto de Valdaj, sud-oriente – kun la Tverja provinco, sude – kun la distrikto de Marjovo, okcidente – kun la distrikto de Parfino kaj kun la distrikto de Staraja Russa.[1]

La sud-orienta parto de la distrikto apartenas al la Valdaja altaĵo, la nord-okcidenta – al la malaltaĵo ĉirkaŭ Ilmenj, sed la lago mem ne apartenas al la distrikto. La plej granda rivero de la distrikto estas Pola, la plej granda lagoj estas Veljo kaj Seliger, la lasta estas multe pli granda, sed nur ĝia malgranda parto apartenas al la distrikto.[1]

Marĉoj okupas 6 procentojn de la distrikta areo, arbaroj – ne malpli ol 60 procentojn. 12 procentojn de la distrikta areo okupas la nacia parko Valdajskij. Al la nacia parko apartenas ankaŭ la tereno de la unua en Rusio fiŝbredejo, aperinta en 1854, kiu nun estas sistemo de el du naturaj (unu el ili estas la sufiĉe granda Veljo) kaj multaj artefaritaj lagoj, ligitaj inter si.[1]

La klimato estas sufiĉe modera, la jara averaĝa temperaturo estas +4,5 °C.[1]

Simboloj redakti

La blazono de la distrikto de Demjansk devenas de tiu de la urbo Demjansk. Ĝi estis oficiale aprobita la 29-an de septembro 2005 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 2062. La blazono estas blua ŝildo, sur kiu malsupre estas ora monteto kaj sur tiu ora garbo da tritiko.[4] La flago havas la proporcion 3:2 inter la longo kaj la alto kaj tre similas al la blazono, sed anstataŭ la monteto havas malsupre oran bendon kun la alto je 1/3 de tiu de la tuta flago.

La unua blazono de Demjansk, aprobita la 4-an de marto 1855, jam havis oran garbon (da sekalo, laŭ la priskribo), kaj poste tiu garbo ĉeestis sur ĉiuj versioj de la blazono.[5]

Vidindaĵoj redakti

 
La Princina monto

La nacia parko Valdajskij estas la plej vizitata inter naciaj parkoj de Rusio, ĉar ĝi situas sufiĉe proksime de Moskvo kaj de Sankt-Peterburgo. Parto de la nacia parko troviĝas en la distrikto de Demjansk.

En la teritorio de la distrikto situas kelkaj arkeologiaj kaj arkitekturaj objektoj. Je 8 km de Demjansk situas remparburgo, nomata "Princina (Knjaĵna) monto" (ruse Княжна гора, Knjaĵna gora). Unue homoj tie enloĝiĝis en la fino de la 1-a jarmilo a.K., kaj loĝis tie ĝis la 10-a jarcento p.K.[1]

Referencoj redakti