Veljo (lago)
La lago Veljo (ruse Вельё) situas en Novgoroda provinco, Rusio. Laŭ grando ĝi estas la dua lago en la Novgoroda provinco (Seliger ja estas pli granda, sed nur ties malgranda parto apartenas al la provinco). La lago plejparte troviĝas en la distrikto Demjanskij, kaj ankaŭ en la distrikto Valdajskij, kaj apartenas al la nacia parko Valdajskij.
Veljo | ||
---|---|---|
| ||
ruse Вельё
| ||
lago | ||
Situo | Novgoroda provinco | |
Areo de la baseno | 292 km² | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 57° 42′ 5″ N, 33° 0′ 27″ O (mapo)57.70138888888933.0075212Koordinatoj: 57° 42′ 5″ N, 33° 0′ 27″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 212 m | |
Surfaca areo | 35 km² | |
Maksimuma longo | 25 km | |
Maksimuma profundo | 42 m | |
Averaĝa profundo | 10 m | |
La lago etendiĝas de la nordo suden je pli ol 25 km. En la Veljo ekzistas pli ol 200 insuloj. La areo de la akvokolekta baseno estas 292 km², la areo de la lago mem estas 35 km². La akvo de la lago estas pura, taŭga por trinkado.[1][2]
Referencoj
redakti- ↑ Вельё Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine, la paĝaro "Aqua Expert" (ruse).
- ↑ Veljo en la ŝtata akveja registro de Rusia Federacio (ruse).