Valdajskij (nacia parko)

La nacia parko ValdajskijValdaja nacia parko (ruse Валдайский национальный парк) estas nacia parko, fondita la 17-an de majo 1990 en la Novgoroda provinco de Rusio. La nacia parko Valdajskij estas unu el plej vizitataj inter naciaj parkoj de Rusio, ĉar ĝi situas sufiĉe proksime de Moskvo kaj de Sankt-Peterburgo.

Nacia parko Valdajskij
Валдайский национальный парк
Valdai National Park asv2018-08 img05 Roschino.jpg

DistriktoRusioRusio,
Novgoroda provinco

UrboValdaj

Koordinatoj57° 37′ 40″ N, 33° 3′ 55″ O (mapo)57.6277833.06528Koordinatoj: 57° 37′ 40″ N, 33° 3′ 55″ O (mapo)
Areo1 585 km² (158 500 ha) [+]

Estiĝo1990

Nacia parko Valdajskij

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Valdaysky National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

SituoRedakti

La nacia parko Valdajskij situas nord-okcidente en la Eŭropa parto de Rusio, en la distriktoj Demjanskij (26 % de la parka teritorio), Okulovskij (12 %) kaj Valdajskij (62 %) de la Novgoroda provinco. Respektive la nacia parko okupas 13,7 % de la distrikto Demjanskij, 6,9 % de la distrikto Okulovskij kaj 36,3 % de la distrikto Valdajskij. La nacia parko situas en la norda parto de la Valdaja altaĵo, kaj etendiĝas de nordo suden je 105 km, de okcidento orienten je 45 km.[1]

HistorioRedakti

 
La lago Sitno

En mezepoko la teritorio de la nacia parko Valdajskij apartenis al la Novgoroda Respubliko. Laŭ unu el versioj ĉi tie troviĝis la fama Ignaĉ-kruco, ĉe kiu en 1238 haltis kaj foriris reen la armeo de Batuo-Ĥano, ne atakinte Novgorodon.

Unuafoje la setlejon Valdaj oni mencias en kronikoj ĉe la jaro 1495. Ekde 1770 Valdaj havas statuson de urbo.[2]

En 1921 "parko-arbaro" sur la insuloj de la lago Valdajskoe estis deklarita kiel monumento de naturo. En 1938 estis fondita loka Valdaja rezervejo, kies areo estis 50 km². Ĝi estis abolita dum la Dua Mondmilito.[3]

En 1987 estis aprobita projekto de la Seligero-Valdaja nacia parko. Ĝi devis situi en la provincoj Novoroda kaj Tverja. Pro administraj kialoj tiu nacia parko ne estis fondita.[1]

La 17-an de majo 1990 estis fondita la nacia parko Valdajskij nur en Novgoroda provinco.

En 2004 la nacio parko Valdajskij ricevis statuson de biosfera rezervejo de UNESKO. La nacia parko kunlaboras kun la naciaj parkoj Lahemaa (Estonio), Bavaria arbaro (Germanio), Vanoise (Francio).[3]

PriskriboRedakti

 
La lago Uĵin, videblas kastora dometo

La nacia parko Valdajskij estas fondita la 17-an de majo 1990 por konservi kaj protekti la lago-arbaran biotopon de la Valdaja altaĵo. En la nacia parko troviĝas ĉirkaŭ 76 lagoj, 56 el ili havas areojn po pli ol 20 ha ĉiu.[4] La plej grandaj el la lagoj estas Valdajskoje kaj Veljo, tiujn superas la lago Seliger, sed nur ties malgranda parto apartenas al la nacia parko Valdajskij.[1] La entuta areo de la akveja surfaco en la nacia parko Valdajskij estas 145 km².[5]

En la nacia parko ekzistas strikte protektitaj teritorioj. La areo de la rezerveja parto estas 178 km² (11,2 %), de hidrologia rezerveja parto 380 km² (21 %). La hidrologia rezervejo inkludas la supran parton de la baseno de la rivero Polometj, kiu estas hidrologia etalono de malgrandaj riveroj. Sed ankaŭ ekzistas teritorioj, kie turismo estas permesita. Ĉirkaŭ la nacia parko ekzistas speciala protekta zono je ekde 1,5 ĝis 15 km larĝa, kie troviĝas 33 pliaj lagoj. La areo de tiu zono estas 884 km².[5].

Ekzistas 151 setlejoj ene de la teritorio de la nacia parko Valdajskij, plejparte tre malgrandaj, po kelkaj homoj, sed ankaŭ estas sufiĉe grandaj, inter ili la urbo Valdaj mem. En la setlejoj loĝas entute ĉirkaŭ 36 miloj da homoj. Kelkaj malnovaj parkoj kaj aliaj historiaj objektoj en la setlejoj ankaŭ apartenas al la nacia parko. La nacian parkon tranĉas la granda aŭtovojo inter Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, fervojoj al la urbo Valdaj kaj aliaj vojoj, do la nacia parko Valdajskij ne estas sola tereno, sed konsistas el apartaj pecoj.[1]

Arbaroj kovras 1 333 km² (84,1 % de la parka teritorio), akvejoj — 145 km² (9,2 %), marĉoj — 46 km² (2,9 %).[5]

KlimatoRedakti

En la nacia parko estas modere kontinenta, kun modere varma somero kaj sufiĉe longa modere malvarma vintro. La averaĝaj temperaturoj estas -9,5 °C (januaro kaj februaro) kaj +16,5 °C (julio). La jara averaĝa temperaturo estas +3,2 °C.[4]

Jara kvanto da precipitaĵo estas 828 mm. Minimumo da precipitaĵo okazas en februaro, maksimumo — en julio kaj aŭgusto. 53 % da precipitaĵo estas pluvo, 26 % — neĝo, 21 % — neĝo kun pluvo kune.[4]

Plej ofte blovas okcidentaj, sudaj kaj sud-okcidentaj ventoj. La vetero de Valdaja altaĵo ofte rapide ŝanĝiĝas.[4]

FlaŭroRedakti

 
La lago Lebevec

Pro iama homa ekspluatado de la teritorio de la nacia parko Valdajskij granda parto da ties arbaroj estas sekundaraj. Plejparto da ili estas betularbaroj (Betula pubescens, Betula pendula) (36,4 %) aŭ arbaroj el griza alno (Alnus incana) (15,7 %). Sed ankaŭ ekzistas praarbaroj, plej ofte pingloarbaroj, kun dominado de la Picea abies (27,7 %) aŭ de la Pinus sylvestris (17,3 %). Tre malgranda parto da arbaroj (malpli ol 0,1 %) estas kverkarbaroj, estas la norda limo de ilia arealo.[6] Entute en la arbaroj de la nacio parko Valdajskij kreskas 42 specioj de arboj.

En la nacia parko Valdajskij kreskas ne malpli ol 750 specioj de vaskulaj plantoj kaj ne malpli ol 126 specioj muskoj kaj hepatmuskoj. Oni plu esploras la flaŭron de la nacia parko, do esperante la listo de specioj kreskos.[6]

Pluvmarĉojn plejparte kovras arbaroj, sed ekzistas senarbaraj marĉoj.[6]

FaŭnoRedakti

 
La lago Valdajskoe

En la nacio parko Valdajskij ĉeestas ĉirkaŭ 50 specioj de mamuloj, ne malpli ol 180 specioj de birdoj, 5 specioj de reptilioj, 7 specioj de amfibioj kaj ĉirkaŭ 40-45 specioj de fiŝoj. El grandaj mamuloj oftas alkoj (Alces alces) kaj aproj (Sus scrofa). Ne maloftas brunaj ursoj (Ursus arctos), lupoj (Canis lupus), neĝleporoj (Lepus timidus), kastoroj (Castor fiber), rufaj sciuroj (Sciurus vulgaris), ruĝaj vulpoj (Vulpes vulpes), niktereŭtoj (Nyctereutes procyonoides), arbaraj martesoj (Martes martes), vizeloj (Mustela nivalis), ermenoj (Mustela erminea), lutreoloj (Mustela lutreola) kaj meloj (Meles meles). Sufiĉe pli maloftaj estas flugsciuroj (Pteromys volans), eŭropaj lutroj (Lutra lutra), putoroj (Mustela putorius) kaj eŭraziaj linkoj (Felis lynx).[7]

Nestado de 148 specioj de birdoj estas pruvita aŭ verŝajna, kaj dekoj da birdaj specioj aperas en la nacia parko dum migradoj aŭ vintre. Inter ili estas migraj falkoj (Falco peregrinus), reĝaj agloj (Aquila chrysaetos), nigraj cikonioj (Ciconia nigra), fiŝagloj (Pandion haliaetus), arktaj kolimboj (Gavia arctica), grandaj botaŭroj (Botaurus stellaris), grandaj kurloj (Numenius arquata), grizaj ardeoj (Ardea cinerea), orokulaj klanguloj (Bucephala clangula), grandaj merĝoj (Mergus merganser), Kolombfalkoj (Falco columbarius), ordinaraj gruoj (Grus grus), grizaj tringoj (Tringa nebularia), alcionoj (Alcedo atthis), nigraj (Dryocopus martius) kaj verdaj (Picus viridis) pegoj, blankdorsaj (Dendrocopos leucotos) kaj trifingraj (Picoides tridactylus) buntpegoj, marĉoparuoj (Poecile palustris), turdaj kanbirdoj (Acrocephalus arundinaceus), brunrubandaj emberizoj (Emberiza aureola), bonazioj (Bonasa bonasia), urogaloj (Tetrao urogallus), tetroj (Lyrurus tetrix) kaj aliaj.[7]

TurismoRedakti

 
La itinero piedira "Arbaraj misteroj"

La nacia parko Valdajskij estas unu el plej vizitataj inter naciaj parkoj de Rusio, ĉar ĝi situas sufiĉe proksime de Moskvo kaj de Sankt-Peterburgo.[8]

Ene de la nacia parko kaj en la ĉirkaŭinta tiun protektita zono troviĝas 15 ripozejoj kaj 4 infanaj kampadejo. Ĉe la lago Veljo situas somera infana tendaro. Estas projektitaj busaj, piediraj, boataj kaj ĉevalaj someraj turismaj itineroj; skiaj kaj sledaj (kun ĉevaloj) vintraj itineroj.[8]

Sur la teritorio de la nacia parko situas multaj historiaj objektoj, inter ili multaj konstruaĵoj en la urbo Valdaj, la Monaĥejo Iverskij kaj kelkaj bienoj de la 18-a19-a jarcentoj. En la nacia parko troviĝas 82 arkeologiaj objektoj: haltejoj 7-a6-a jarcentoj a.K., remparburgoj, tumuloj kaj aliaj.[8]

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 ФГБУ «Национальный парк "Валдайский"» (ruse). La oficiala paĝaro de la urbo Valdaj. Alirita 2021-03-10.
  2. La artikolo Valdaj en la Enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron.
  3. 3,0 3,1 Валдайский национальный парк Научные исследования (ruse). Особо охраняемые природные территории России. Alirita 2021-03-10.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Валдайский национальный парк Физико-географические условия (ruse). Особо охраняемые природные территории России. Alirita 2021-03-10.
  5. 5,0 5,1 5,2 Валдайский национальный парк Общие сведения (ruse). Особо охраняемые природные территории России. Alirita 2021-03-10.
  6. 6,0 6,1 6,2 Валдайский национальный парк Растительность (ruse). Особо охраняемые природные территории России. Alirita 2021-03-10.
  7. 7,0 7,1 Валдайский национальный парк Животный мир (ruse). Особо охраняемые природные территории России. Alirita 2021-03-10.
  8. 8,0 8,1 8,2 Валдайский национальный парк Рекреационная деятельность (ruse). Особо охраняемые природные территории России. Alirita 2021-03-10.

FontojRedakti

  • Справочник "Национальные парки России". Москва: Изд-во Центра охраны дикой природы, 1996 (ruse).