Hepatmuskoj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hepatmuskoj
"Hepaticae" de Kunstformen der Natur (Ernst Haeckel, 1904)
"Hepaticae" de Kunstformen der Natur
(Ernst Haeckel, 1904)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: embriofitoj Embryophyta
Divizio: hepatmuskoj Marchantiophyta
marĉantio Marchantia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La hepatmuskoj[1], aŭ marĉantiofitoj (latine Marchantiophyta), ankaŭ nomataj hepatikoj[2] estas unu el la tri plantaj divizioj el briofitoj. Tiu divizio enhavas 14 ordojn, 69 familiojn, pli ol 500 genrojn kaj ĉirkaŭ 7500 speciojn[3]. Ĝia tipa genro estas marĉantio.

Notu ke la termino "hepatikoj" menciita en PIV kiel sinonimo de "hepatmuskoj"[1] estas erariga, ĉar "hepatiko" ĉefe indikas la genron Hepatica, el ranunkolacoj, do el tute malsama plantgrupo. Konsekvence, tiu termino estas evitinda.

Viva ciklo de tipaj hepatmuskoj

Praktika divido de la grupoRedakti

Oni kutime distingas du grupojn de hepatmuskoj:

  1. La talaj hepatmuskoj: ili konsistas el verda folieca plato pli malpli disdividita, sterniĝanta sur la substrato;
  2. La foliaj hepatmuskoj: ili similas al plantetoj kun ŝajntigo, ŝajnbranĉoj kaj folioj.

TaksonomioRedakti

Laŭ National Center for Biotechnology Information (10 apr. 2020)[4], The Plant List kaj World Flora Online (10 apr. 2020)[3],[5], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj (ĝis familioj), kaj ties Esperantaj nomoj[6]:

ReferencojRedakti