Alnus incana

La griza alno, blanka alno (aŭ latine Alnus incana), estas foliarbo el la genro de la alnoj kaj el la familio de la Betulacoj (Betulaceae). Ĝia disvastigejo etendiĝas trans norda, meza kaj orienta Eŭropo ĝis Kaŭkazo. En okcidenta Eŭropo la griza alno mankas. Subspecioj de la griza alno troviĝas en Nordameriko kaj Azio. La ligno de “Alnus incana” estas nur malofte uzata, ĉar la arbo ofte havas nerektajn trunkojn kun maldika perimetro. Ĝi ofte estas uzata por plantigi novajn arbarajn areojn sur kaj por stabiligi deklivojn kaj talusojn. Pro la simbiozo kun la bakterio Frankia alni ĝi povas fiksi nitrogenon el la aero kaj tiel altigas la nitrogenon en la grundo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza alno

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Alno Alnus
Specio: Griza alno, Alnus incana
disvastigo de la griza alno (A. incana incana) en Eŭropo
disvastigo de la griza alno (A. incana incana) en Eŭropo
disvastigo de la griza alno (A. incana incana) en Eŭropo
disvastigo de A. incana rugosa
disvastigo de A. incana rugosa
disvastigo de A. incana rugosa
disvastigo de A. incana tenuifolia
disvastigo de A. incana tenuifolia
disvastigo de A. incana tenuifolia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Habito redakti

La griza alno estas somerverda arbo, kiu atingas alton de 10 ĝis 15, maksimume 25 metroj. La arbo estas unu aŭ plurtrunka, havante multajn branĉojn kaj densan kronon. Ĝi ankaŭ povas kreski arbuste. Junaj branĉoj estas grize verdaj ĝis ruĝe brunaj, ĉe la pinto estas haroj kaj ekzistas malgrandaj ruĝe brunaj lenticeloj.

Arboŝelo kaj ligno redakti

 
arboŝelo de la griza alno (Alnus incana)

La planto ne havas ritidomon kaj la peridermo transprenas la taskojn de la ritidomo. Do ĝi estas tipa peridermarbo. La arboŝelo estas helgriza, glata kaj apenaŭ ne disŝiriĝas maljunaĝe. Ĝi estas kovrata de lenticeloj.

Alnoj apartenas al la alburnarboj. La durameno kaj la alburno havas la saman koloron. La ligno estas ruĝece blanka ĝis helruĝece bruna. Freŝe faligitaj trunkoj havas ruĝan koloron, la koloro malaperas dum la sekigado de la ligno. La ligno de la griza alno similas al tiu de la nigra alno. Ĝi nur estas iomete pli hela kaj havas malpli da malfajnaj fibroj kaj la folioj pli brilas.

Burĝonoj kaj folioj redakti

 
unuopa folio

La griza alno havas renverse ovoformajn, kaj ne gluecajn vintrajn burĝonojn. La folioj estas alterne starantaj havante 2 ĝis 3 cm longajn folitigojn. La supra folisurfaco estas malhelverda, la malsupra surfaco grize verda kaj la junaj folioj havas grize peltan hararon.

Floroj kaj fruktoj redakti

 
masklaj amentoj
 
branĉo kun folioj kaj fruktaroj

La griza alno estas kiel ĉiu alno anemofila kaj monoika. La floroj estas unuseksaj kaj kunigitaj en amentoj. La griza alno floras de februaro ĝis marto, tri semajnojn antaŭ la nigra alno.

La kromosomnombro estas 2n = 28.

Distingiloj el la nigra alno redakti

La griza alno distingiĝas pro siaj pli pintaj folioj kaj la malsupra folisurfaco disde la du aliaj mezeŭropaj alnoj. La junaj folioj ne estas gluecaj, kiel ĉe la nigra alno.

Multobligado, burĝoniĝo kaj kreskado redakti

En la naturaj kreskejoj la arbo multobliĝas kaj per generativa multobligado per semoj kaj ankaŭ per vegetativa multobligado per draĵoj kaj ŝosoj. Dum la vintro la strobiloj disvastiĝas per vento (anemoĥorio) kaj akvo (hidroĥorio). Grizaj alnoj kreskas rapide. Ili atingas en la unua jaro altecon de ĝis 50 cm.

Disvastigado kaj postuloj al la kreskejo redakti

Disvastigejo redakti

La natura disvastigejo de la griza alno etendiĝas en Eŭropo trans norda, meza kaj orienta Eŭropoj. En la sudo la planto kreskas nature de la Maralpoj kaj ĝis la nordaj Apeninoj kaj pluen al la Balkana montaro al Kaŭkazo. La norda limo en Skandinavio estas ĉ. 70° 30′ de norda latitudo.

Ekologio redakti

Simbiozo redakti

 
la fungo Paxillus involutus, simbiozopartnero de la griza alno

La griza alno formiĝas ĉe la radikoj nodetojn kie la bakterio Frankia alni transformas la nitrogenon en la aero al nitrogeno, kiun la planto povas uzi. Tiu okazas per simbiozo de Aktinorizo kun la radikoj de la alno. Esploroj montris, ke 30jara plantejo de griza alno liveras po 43 kg/ha da nitrogeno por jaro, kiun la plantoj povas uzi. La jara kvanto de nitrogeno en montara arbaro de alnoj ekzemple en la francaj Alpoj estas 42,5  kg/ha.

Patologio redakti

 
"Agelastica alni", blua skarabo kiu manĝas alnajn foliojn
 
griza alno damaĝita fare de Agelastica alni

Griza alnoj estas precipe en danĝero pro la t.n. alna morto. La fungo Phytophthora alni damaĝas ĉefe nigrajn, grizajn, verdajn kaj korfoliajn alnojn. La lingvovora fungo kaŭzas trunkpudradon.

Plia malsano ĉe alnoj estas sorĉistinaj balailoj, kio estas kaŭzita de la fungo Taphrina epiphylla kaj aliaj fungaj malsanoj. La alno estas ankaŭ atakataj de damaĝbestoj, kiel Kurkuliedoj kaj aliaj.

Sistematiko redakti

La genro Alno apartenas al la familio de la Betulacoj (Betulaceae). Ĝi estas enordigita en la genro Alnus (alno) al kiu apartenas ankaŭ la nigra alno. La verda alno apartenas al la subgenro Alnobetula.

La vasta disvastigo de la alnoj kaj la malgrandaj diferencoj kaŭzas neunuecan internan sistematikon. Pluraj formoj parte estas rigardataj kiel subspecio de Alnus incana aŭ kiel nuraj varioj. Ofte oni diferencigas kvar subspeciojn de Alnus incana nome la jenaj:

  • Alnus incana subsp. incana
  • Alnus incana subsp. hirsuta
  • Alnus incana subsp. rugosa kaj
  • Alnus incana subsp. tenuifolia.

La kvar subspecioj ofte estas rigardataj kiel propraj specioj:

  • Alnus hirsuta
  • Alnus rugosa
  • Alnus tenuifolia kaj
  • Alnus incana f. rubra.

Tinktura alno (Alnus incana subsp. hirsuta) redakti

 
folioj de la tinktura alno

Tinktura alno (Alnus incana subsp. hirsuta (SPACH) Á.LÖVE & D.LÖVE respektive Alnus hirsuta (SPACH) TURCZ., sinonimo: Alnus tinctoria SARG.) estas 10 ĝis 15, maksime ĝis 20 m alta arbo kun junaĝe larĝa globforma arbokrono. La arboŝelo estas nigre bruna. La disvastigejo de la tinktura alno estas Japanujo, Koreujo, Ĉinujo, Saĥalino, Kamĉatko kaj orienta Siberio. Ĝi kreskas en alteco de 700 ĝis 1500 m.

Alnus incana subsp. kolaensis redakti

La subspecio Alnus incana subsp. kolaensis (ORLOVA) Á.LÖVE & D.LÖVE hejmiĝas en Norvegio, Svedio kaj Suomio.

Sulkofolia alno (Alnus incana subsp. rugosa) redakti

 
folioj kaj fruktaroj de la sulkofolia alno

La sulkofolia alno (Alnus incana subsp. rugosa (DU ROI) R.T. CLAUSEN respektive Alnus rugosa (DU ROI) SPRENG.) kreskas plej ofte kiel arbusto, malofte kiel arbo. Ĝi atingas altecon de 9 m. La branĉoj estas kalvaj aŭ rugebrune haraj. La natura disvastigejo estas la oriento de Kanado, la (provincoj Manitobo, Nov-Brunsviko, Novlando kaj Labradoro, Nova Scotia, Ontario, insulo de Princo Eduardo, Kebekio kaj Saskaĉevano), la insuloj Sankta-Piero kaj Mikelono kaj la nordoriento de Usono (de Norda Dakoto kaj Majno ĝis Iovao, Ilinojso, Okcidenta Virginio kaj Nov-Ĵerzejo).

Alnus incana subsp. tenuifolia redakti

 
folioj de Alnus incana subsp. tenuifolia

La subspecio Alnus incana subsp. tenuifolia (NUTT.) BREITUNG estas ankaŭ rigardata kiel vario de la subspecio Alnus incana subsp. rugosa . Sinonimoj estas Alnus incana subsp. rugosa var. occidentalis (DIPPEL) C.L.HITCHC. aŭ Alnus tenuifolia NUTT. Ĝi diferenciĝas de la subspecio rugosa pro maldikaj, papirecaj foliplatoj kaj la rondigita folirando. Ĝi kreskas ofte arbece. Ĝi tamen povas kreski arbuste. Arboj atingas altecon de ĉ. 12  m. Ĝia disvastigejo etendiĝas de Alasko trans la okcidento de Kanado (provincoj Alberto, Brita Kolumbio, Nordokcidentaj Teritorioj, Saskaĉevano kaj Jukonio) trans la okcidento de Usono en Kalifornio, Kolorado kaj Nov-Meksikio. Ĝi bone kreskas en alteco de 100 ĝis 3000 m super marnivelo. Ofte ĝi kreskas apud riveroj en la Rokmontaro kaj aliaj montaroj en la okcidento de Nordameriko.

Hibridoj kaj kulturformoj redakti

En la baltaj ŝtatoj naturaj hibridoj inter griza alno kaj nigra alno (Alnus incana × Alnus glutinosa) estas oftaj. Tiu ĉi hibridoj kreskas 16 % pli alten kaj havas 45 % pli grandan trunkan diametron ol la griza alno. Oni distingas plurajn kultivarojn:

  • 'Aurea': ĝis 10 m alta, ofte plurtrunka arbo. La junaj ŝosoj estas flavaj kaj en vintro oranĝflavaj. La junaj amentoj estas oranĝaj, burĝonantaj folioj estas flave verdaj poste helverdaj.
  • 'Laciniata': 10 ĝis 12 m alta arbo kun diversgrandaj fajnaj kaj profunde entranĉitaj helverdaj folioj.
  • 'Pendula': kun pendantaj branĉoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Zhiduan Chen, Jianhua Li: Phylogenetics and Biogeography of Alnus (Betulaceae) Inferred from Sequences of Nuclear Ribosomal DNA ITS Region. International Journal of Plant Sciences, volumo 165 n-ro 2 University of Chicago Press. Chicago.2004 . paĝoj 325–335
  • Pei-chun Li, Alexei K. Skvortsov: Betulaceae. In:/www.efloras.org/florataxon.aspx?flora_id=2&taxon_id=210000035
  • Thoma Paulus, Sabine Werres: Erlensterben durch Phytophthora an Fließgewässern Universität Duisburg Essen
  • D. Grosser, W. Teetz: Erle numero16. Einheimische Nutzhölzer (Loseblattsammlung).Informationsdienst Holz, Holzabsatzfond – Absatzförderungfonds der deutschen Forst- und Holzwirtschaft.Bonn. 1998ISSN=0446-2114
  • "Fitschen", Jost Fitschen:Gehölzflora.Quelle & Meyer: Wiebelsheim.2007 .ISBN=3-494-01422-1 12a eldono paĝo 941
  • A. Schwabe: Monographie Alnus incana-reicher Waldgesellschaften in Europa. Variabilität und Ähnlichkeiten einer azonal verbreiteten Gesellschaftsgruppe. In: Phytocoenologia. Band 13, 1985 S. 197–302, verändert übernommen aus Schütt, Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff: Enzyklopädie der Laubbäume. Nikol, Hamburg 2006, ISBN 3-937872-39-6, p. 98.
  • Peter A. Schmidt: Zur Systematik und Variabilität der mitteleuropäischen Erlen (Gattung Alnus Mill.) Mitteilungen der Deutschen Dendrologischen Gesellschaft volumo 82. 1996 ISBN=3-8001-8315-3. Paĝoj 15–42citita laŭ Schütt et al.: Enzyklopädie der Laubbäume, p. 101–102
  • Verbreitung auf der Nordhalbkugel aus: Eric Hultén, Magnus Fries: Atlas of North European vascular plants. 1986, ISBN 3-87429-263-0 bei Den virtuella floran. (schwed.)
  • Thomas Meyer: Datenblatt mit Bestimmungsschlüssel und Fotos bei Flora-de: Flora von Deutschland