Valdajskij (distrikto)

La distrikto de ValdajValdaja distriktoValdajskij distrikto (ruse Валдайский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Valdaj.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 22854 homoj.[2]

distrikto de Valdaj
ruse: Валдайский район
distrikto de la Novgoroda provinco
La insulo Selvickij en la lago Valdajskoje
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro Valdaj
Areo 2 701,63 km² (270 163 ha)
Loĝantaro 22 854 (2020)
Denseco 8,46 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81666x-xx-xx
OKATO 49 255 000 000
La distrikto de Valdaj sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Valdaj sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Valdaj sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Valdaysky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

Geografio redakti

La distrikto de Valdaj situas en sud-orienta parto de la Novgoroda provinco, sur la Valdaja altaĵo. La areo de la distrikto estas 2701,63 km².[3]

En la distrikto situas ĉirkaŭ 180 lagoj, la plej granda inter ili estas Valdajskoje. La plej alta punkto de la disrikto estas la monteto Ĥolm apud la vilaĝo Zimogorje. La alto de la monteto estas 266 m super la marnivelo.[1]

Sud-okcidente la distrikto de Valdaj najbaras kun la distrikto de Demjansk, nord-okcidente – kun la distrikto de Krestci, norde – kun la distrikto de Okulovka, sud-oriente – kun la Tverja provinco.[1]

Vidindaĵoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Валдайский район (ruse). Заповедная Россия. Arkivita el la originalo je 2020-06-28. Alirita 2021-03-09.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-03-09.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).