La MarĉoparuoFoliarparuo, Poecile palustris, estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj, tre rilata al la Salikparuo, Davida paruo kaj Songara paruo. Ĝi estas eta (ĉirkaŭ 12 cm longa kaj 12 g peza) kun nigraj krono kaj nuko, palaj vangoj, bruna dorso kaj grizecbrunaj flugiloj kaj vosto. Oni agnoskas inter 8 kaj 11 subspeciojn. La proksima simileco kun la Salikparuo povas kaŭzi identigajn problemojn, ĉefe en Britio kie la lokaj subspecioj de ambaŭ specioj estas tre similaj (tie ili eĉ ne estis agnoskataj kiel separataj specioj ĝis 1897).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marĉoparuo
Marĉoparuo
Marĉoparuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Poecile
Specio: P. palustris
Poecile palustris
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tutmonde la Marĉoparuo estas klasita kiel 'Malplej zorgiga', kvankam okazis malpliiĝo (en Britio ties nombroj falis je pli ol 50 % ekde la 1970-aj jaroj, ekzemple). Ĝi estas disvastigata tra moderklimata Eŭropo kaj norda Azio kaj, spite sian nomon, ĝi loĝas en ampleksa rango de habitatoj inklude sekan arbaron. La Marĉoparuo estas ĉiomanĝanta; ties nutrado inkludas raŭpojn, araneojn kaj semojn. Ili nestumas en arbotruoj, elektante jam ekzistintajn truojn pligrandigotajn, pli ol elfosi sian propran. La ino demetas 5-9 ovojn.

Aspekto redakti

Nomiga raso palustris: Brilnigrajn krono kaj nuko kun blua nuanco videbla deproksime. La nigra mentono, plie ol gorĝo, sub la beko estas multe malpli granda ol tiu de la Funebra paruo aŭ de la Lapona paruo; la vangoj estas blankecaj, iom helbrune en la orelkovriloj. La supraj partoj, vosto kaj flugiloj estas grizbrunaj, sen blankaj markoj male kiel ĉe la Funebra paruo. La subaj partoj estas blankecaj kun okra aŭ helbruna nuanco ĉe flankoj kaj subvosto. La beko estas nigra kaj la gamboj malhelgrizaj. Junuloj estas tre similaj al plenkreskuloj, sed kun pli senkoloraj nigraj krono kaj mentono, pli grizecaj supraj partoj kaj pli palaj subaj partoj; ili mudas al plumaro de plenkreskuloj septembre.[1]

La Marĉoparuo pezas 12 g, estas 11.5 al 12 cm longa (el beko al vosto) kaj ĝia enverguro estas 19 cm. La plej aĝa konata Marĉoparuo en Eŭropo atingis la aĝon de 11 jaroj kaj 11 monatoj.[2]

 
Birdo kaptita por Birdoringigado montrante palajn 'tranĉobordojn' en beko

Marĉoparuo kaj Salikparuo estas malfacile identigeblaj laŭ aspekto, se solaj; la rasoj de Britio (P. p. dresseri kaj P. m. kleinschmidti respektive) estas tre malfacile separeblaj. Se oni kaptas ilin por ringigado, la palaj 'tranĉobordoj' de la beko de la Marĉoparuo estas fidinda kriterio;[3] alimaniere, la plej taŭga vojo por apartigi la du speciojn estas pro la voĉo. Plumarkarakteroj inkludas mankon de hela flugilzono (formita de palaj pintoj de duarangaj flugilplumoj ĉe la Salikparuo), la pli brilan nigran kronon kaj pli eta nigra mentono de la Marĉoparuo,[4] kvankam neniu el tiuj estas 'komplete fidinda';[3] ekzemple, junuloj de Marĉoparuoj povas montri palan flugilzonon.[5] La Marĉoparuo havas rimarkinde pli etan kaj mallongan kapon ol la Salikparuo.[1]

Malfacilan identigon pruvas la fakto ke en Britio la Salikparuo ne estis identigita kiel distinga el la Marĉoparuo ĝis 1897. Du germanaj ornitologoj, Ernst Hartert kaj Otto Kleinschmidt, studis haŭtojn de Marĉoparuo ĉe la British Museum kaj trafis du malprave klasitajn Salikparuojn inter ili (du Salikparuoj kiuj estis kolektitaj en Coalfall Wood en Finchley, norda Londono, kaj tiel tiu specio estis aldonita al la Brita listo en 1900).[6]

Taksonomio redakti

Plej fakuloj rehavis Poecile kiel subgenro ene de la genro Parus, sed la American Ornithologists' Union traktas ĝin kiel distinga genro. Tion konfirmas analizoj de DNA; ene de Poecile, la Marĉoparuo estas parto de grupo de tipaj paruoj de Eŭrazio, kiu inkludas ankaŭ la speciojn de Salikparuo, Davida paruo kaj la Songara paruo.[7][8]

La scienca nomo devenas el la greka poikolos, signife 'punktita', kaj latina palus, signife 'marĉo', kaj de tie la nomo en Esperanto preferinde al alia uzita nomo Foliarparuo, malpli preciza kaj kiu same malpravas rilate la preferindan habitaton (vidu sube).[2] La nombro de subspecioj agnoskataj de diversaj fakuloj varias la agnoskintoj. Kelkaj, kiel la “The Clements Checklist of Birds of the World”[9] listigas ok tutmonde; la “Handbook of the Birds of the World” listigas 11:[10]

  • P. p. dresseri, troviĝas en centra kaj suda Anglio, Kimrio kaj Ok Francio. Iom pli malgranda ol palustris kaj pli bruna aŭ olivkolora en supraj partoj kaj pli “malpura” sube. Palaj triarangaj povas konfuzigi kun Salikparuo
  • P. p. palustris, N & C Eŭropo, el S Skandinavio suden al N Iberio, orienten al centra Pollando, Ok Balkanoj kaj Grekio
  • P. p. italicus, Francaj Alpoj, Italio kaj Sicilio. Kiel dresseri, sed pli ruĝeca en supraj partoj kaj pli pala en subaj partoj[1]
  • P. p. stagnatilis, Or Eŭropo orienten al S Uraloj kaj NOk Turkio
  • P. p. kabardensis, Kaŭkazo kaj NOr Turkio.
  • P. p. brevirostris, Suda, centra kaj SOr Siberio, N Mongolio, NOr Ĉinio kaj N Koreio
  • P. p. jeholicus, NOr Ĉinio
  • P. p. hellmayri, Or Ĉinio kaj S Koreio.
  • P. p. hypermelaenus, N, centra kaj S Ĉinio kaj Ok Birmo. Foje konsiderata distinga specio, kiel la Nigramentona paruo Poecile hypermelaenus.[9][11] Ĝi havas pli grandan areon de nigro en gorĝo kaj supra brusto.[8][11]
  • P. p. ernsti, Saĥalino
  • P. p. hensoni, S Kuriloj kaj Hokajdo, Japanio

Distribuado kaj habitato redakti

 
Tipa habitato de Marĉoparuo en Northamptonshire, Anglio.

La Marĉoparuo havas tutmondan etendon de ĉirkaŭ 10 milionoj de km². La tutmonda populacio inkludas 6.1 milionojn da birdoj el kiuj 12 milionojn nur en Eŭropo. La specio estas klasita kiel Malplej zorgiga, kvankam estas ioma malpliiĝo.[12] Ekzemple, inter la 1970-aj jaroj kaj 2007, la nombro de Marĉoparuo malpliiĝis en Britio je pli ol 50 % kaj sekve ĝi estas en la Ruĝa Listo de specioj fare de la brita “Joint Nature Conservation Committee”.[13] Studoj sugestas, ke la kaŭzo povas esti malaltaj survivindicoj el jaro al jaro, kvankam nestomalsukceso falis dum la malpliiĝo. Aliaj studoj montras ke malplia diverseco je la arbara strukturo kaj je plantospecioj, parte pro la sekvoj de la cervopreterirado, estas la kaŭzo de la malpliiĝo.[14]

Informoj el 157 arbaroj fare de la RSPB kaj la BTO pruvis, ke la abundo de Marĉoparuoj en 2003-2004 korespondis kun la vegetaĵaro de 2-4 m supergrunde. Informoj el la 1980-aj jaroj ne montris saman rezulton, sed la nombro de Marĉoparuoj pliiĝis en 2003-2004 en arbaroj kun pli da arbustoj. La studo konkludas , ke la damaĝo al la arbustotavolo kaŭzita de troa paŝtado fare de cervoj ekzemple povas maltaŭgigi la arbarojn por Marĉoparuoj.[15]

Ĝi estas disvastigata kaj komuna loĝanta kaj reproduktanta specio tra moderklimata Eŭropo kaj norda Azio. Ĝi loĝas el norda Hispanio norden al sudorienta Skotio kaj orienten al okcidenta Rusio, kun larĝa malplenaĵo en okcidenta Azio kaj loĝanta denove en orienta Azio el Altajoj orienten al norda Japanio kaj norda kaj okcidenta Ĉinio.

Tiu specio estas loĝanta, kaj faras nur mallongajn postreproduktajn movojn en plej parto de sia teritorio, sed en norda Eŭropo kelkaj moviĝas suden vintre. Tamen Marĉoparuoj ŝajne ne faras eventualajn invadojn, kiel ja faras aliaj membroj de la familio de paruoj.[16]

Plej parto de Marĉoparuoj restas en siaj reproduktaj teritorioj la tutan jaron; eble tio rilatas al ĝia nutrostokada strategio. Analizoj de brita ringigado montris ke en 108 rekuperoj (kiam ringita birdo troviĝas morta aŭ kaptita de alia ringisto), 85 % estis pli proksime ol 5 km el la loko kie la birdo estis origine kaptita, kaj nur 1 % pli malproksime ol 20 km.[16].

Marĉoparuoj reproduktiĝas ĉefe en malaltaj areoj, sed povas atingi altitudojn ĝis 1,300 m. Ili preferas grandajn areojn de humida, larĝafolia arbaro, ofte kverkofago, kvankam ili povas okupi humidajn arbarojn de alno, riverbordajn arbojn, parkojn kaj ĝardenojn aŭ fruktoĝardenojn.

Stude ĉe Monks Wood, Cambridgeshire, Anglio, trafis, ke Marĉoparuoj bezonas maturajn arbojn kun arbustotavolo sub la foliaro, sed ili evitas partojn de la arbaro kun multaj junaj arboj.[17] Alia studo ankaŭ en Britio trovis, ke dum vintro kaj dum nutrado, Marĉoparuoj pasas pli da tempo ol la Blua paruo en la arbustotavolo kaj pli da tempo en la foliaro kaj grunde. Oni komparis arbojn kaj arbustojn en 10 reproduktaj teritorioj. La arboj variis signife laŭ teritorioj, sed la arbustokarakteroj ne variis, sugeste ke arbustoj estas pli gravaj por tiuj birdoj. En Wytham, Oxfordshire, Marĉoparuoj forestis el partoj de la arbaro kun densa foliaro sed malmulta arbustaro.[15]

Kutimaro redakti

 
Notu la brilan kronon, mapligrandan mentonon kaj uniformajn flugilojn kiuj helpas distingi ĝin el la Salikparuo.

En miksitaj vintraj paruaroj, rare estas pli da unu aŭ du Marĉoparuoj, dum maloftas aroj de tiu specio nure. Ĝia flugado en arbustoj kaj branĉoj estas tiom pura kaj lerta kiom ĉe aliaj paruoj, ili ofte pendiĝas kapalteren el unu gambo.

Kiel ĉe aliaj paruoj ili havas ampleksan gamon de alvokoj; plej tipaj estas la eksploda "piĉU", ĉefe dum ĝenado, ofte kiel "piĉU-bi-bi-bi", kiu povas soni kiel de Salikparuo se ne estas aŭdata klare.[1] Malkiel multaj aliaj paruoj, tamen, la Marĉoparuo havas bone markitan kanton kaj ampleksan repertorion. Individuoj povas havi pli da kvin kantoj, kiuj ili uzas interŝanĝe. Kelkaj el la plej komunaj kantoj inkludas tipe paruan "sĉip-sĉip-sĉip-ŝhip-ŝip", pli likvidan "tu-tu-tu-tu-tu" kaj foje mildan "tju-tju-tju-tju-tju".[18]

Nutrado redakti

Ili manĝas ĉefe araneojn kaj insektojn printempe kaj somere, sed ankaŭ semojn – inklude tiujn de kardo - nuksojn kaj berojn aŭtune kaj vintre. Fagofruktoj estas la preferata manĝo kiam troveblas. Marĉoparuoj ofte manĝas semojn kaj fruktojn rekte el la planto anstataŭ forporti ilin por manĝi poste.

Marĉoparuoj kolektas kaj stokas grandan nombron de semoj. Por studo en Norvegio, oni rigarids birdojn dum 2 horoj kaj 15 minutoj. Ili manĝis 43 kaj kaŝis 83 semojn dum horo. En Svedio, stokejoj estas pli oftaj inter septembro kaj malfrua februaro, kun pinto por tiu kutimo el septembro al oktobro. Semokaŝejoj inkludas sur kaj en grundo, en foliamasoj, en arbostumpoj kaj sub musko kaj likeno en arboj. La kaŝitaj semoj povas esti ŝtelitaj, ĉu de aliaj Marĉoparuoj ĉu de aliaj specioj, tiel birdoj ofte flugas el loko al loko antaŭ decidi la kaŝejon. Ili preferas uzi jam uzitajn kaŝejojn unue kaj memorigi ties lokojn pli ol serĉi hazarde aŭ sisteme.[1] La hipokampo de la Marĉoparuo estas 31 % pli granda ol tiu de la Granda paruo, spite la pligrando de la Granda paruo kaj pli granda fruntocerbo; la relativa volumeno de tiu parto de la cerbo estas pli granda ĉe birdoj kiuj kaŝas nutraĵojn.[19]

Reproduktado redakti

 
ovoj de Poecile palustris - Muzeo de Tuluzo

Marĉoparuoj estas monogamaj kaj ofte pariĝas porvive; paro restas kune por ses jaroj. En Eŭropo, oni konstatis hibrididadon kun la Salikparuo dufoje.[1]

La nestoloko estas truo, kutime en arbo sed foje en muro aŭ engrunde. Ili povas uzi Nestoskatolojn.[16] Ili povas uzi ankaŭ malnovajn truojn de Salikparuoj kaj pligrandigi ilin poste. Marĉoparuoj kutime ne elfosas siajn proprajn nestotruojn, kvankam ili povas pligrandigi la pordon, forportante la erojn distancen anstataŭ lasigi ilin. La truo povas esti el 1 aŭ 2 cm surgrunde aŭalte ĝis 10 m. En la truo oni faras neston de musko kaj oni kovras el haro kaj foje el kelkaj plumetoj; 20 cm el musko estas uzata en humidaj truoj, sed multe malpli en sekaj lokoj.[1]

La ino demetas el 5 al 9 blankajn kun ruĝaj makuletoj ovojn en malfrua aprilo aŭ majo, kiuj estas 16 x 12 mm grandaj kaj pezas po 1.2 g (el kio 6 % estas konko). La ino kovas ilin dum 14-16 tagoj; kovado komencas antaŭ la fino de la demetado, signife ke la idoj eloviĝas dum periodo de ĉirkaŭ 2 tagoj. La masklo helpas je manĝigo kaj idozorgo kaj alportas preskaŭ la tutan nutraĵojn dum la unuaj 4 tagoj post eloviĝo. Elnestiĝo okazas post 18-21 tagoj.[2] La idoj estas manĝigataj de la gepatroj dum unu semajno kaj sendependiĝas post pliaj 1-7 tagoj. La familio restas kune dum inter 11 kaj 15 tagoj post la ekflugo de junuloj.[1] Oni konstatis duan ovodemetadon, sed tio estas tre rara en Britio.

Studo pri Marĉoparuoj en Arbaro de Białowieża, Pollando, studis kiujn faktorojn gravas por la ebloj reokupi nestotruon uzitan la antaŭan jaron. Oni trovis, ke 35.5 % de la disponeblaj truoj estis uzataj denove la venontan jaron, kaj ke la truoj kie ovodemetado malsukcesis havis malpli da ebloj esti reuzata.[20] Studo en Bourton-on-the-Hill, Gloucestershire, Anglio, trovis ke nestoskatoloj uzataj de Marĉoparuoj en venontaj jaroj estis nur 20 % de kazoj.[16]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 BWPi: The Birds of the Western Palearctic on interactive DVD-ROM (2004). BirdGuides Ltd. and Oxford University Press. ISBN 1-898110-39-5.
  2. 2,0 2,1 2,2 BTO BirdFacts: Marĉoparuo. Elŝutita la 18an de januaro 2009
  3. 3,0 3,1 Broughton, R. K., Hinsley, S. A. & Bellamy, P. E. (2008). Separation of Marsh Tit Poecile palustris from Willow Tit Poecile montana using a bill criterion. Ringing and Migration 24, 101–103. British Trust for Ornithology. Elŝutita la 18an de januaro 2009
  4. Mullarney, K., Svensson, L., Zetterstrom, D., Grant, P. J. (1999). Collins Bird Guide. p318. London, UK. HarperCollins. ISBN 0-00-219728-6.
  5. Jonsson, L. (1996). Birds of Europe. p464. London, UK. ISBN 0-7136-4422-2.
  6. Cocker, M. Mabey, R. (2005). Birds Britannica. London, UK. p387. Chatto & Windus. ISBN 0-701-16907-9
  7. Gill, F. B., Slikas, B., & Sheldon, F. H. (2005). Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo
  8. 8,0 8,1 del Hoyo, J., Elliot, A., & Christie D. (eds). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 9788496553422
  9. 9,0 9,1 The Clements Checklist of the Birds of the World (2007). Cornell University Press, Elŝutita la 25an de januaro 2009
  10. Marĉoparuo (Poecile palustris) | The Internet Bird Collection Arkivigite je 2012-02-02 per la retarkivo Wayback Machine. Elŝutita la 24an de januaro 2009
  11. 11,0 11,1 Harrap, S., & Quinn, D. (1996). Tits, Nuthatches and Treecreepers. Christopher Helm. ISBN 0-7136-3964-4
  12. BirdLife International (2008) Species factsheet: Parus palustris[rompita ligilo] Elŝutita la 18an de januaro 2009
  13. Ruĝa listo de specioj – alta konservoneceso Arkivigite je 2009-06-06 per la retarkivo Wayback Machine. “Joint Nature Conservation Committee”. Elŝutita la 18an de januaro 2009
  14. BTO: Breeding Birds of the Wider Countryside: Marĉoparuo[rompita ligilo]. Elŝutita la 18an de januaro 2009
  15. 15,0 15,1 Hinsley, S. A., Carpenter, J. E., Broughton, R. K., Bellamy, P. E., Rothery, P., Arjun, A., Hewson, C. & Gosler, A. G. (2007). Habitat selection by Marsh Tits Poecile palustris in the UK. “Ibis”, Volume 149, Supplement 2, November 2007, pp. 224-233(10). Blackwell Publishing. Elŝutita la 25an de januaro 2009
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Wernham, C.V., Toms, M.P., Marchant, J.H., Clark, J.A., Siriwardena, G.M. & Baillie, S.R. (eds). (2002). The Migration Atlas: movements of the birds of Britain and Ireland. p592-593. London, UK. T. & A.D. Poyser. ISBN 0-7136-6514-9.
  17. Broughton, R. K., Hinsley, S. A., Bellamy, P. E., Hill, R. A. & Rothery, P (2006). Marsh Tit Poecile palustris territories in a British broad-leaved wood[rompita ligilo]. Ibis, 148. 744-752. doi:10.1111/j.1474-919X.2006.00583.x Elŝutita la 25an de januaro 2009
  18. Greenoak, F. (1979). All The Birds Of The Air. p237. Book Club Association.
  19. Anderson, P., Morris, R., Amaral D. & O'Keefe, J. (2007). The Hippocampus Book. p640. Oxford University Press. ISBN 0195100271. Elŝutita la 24an de januaro 2009
  20. Wesołowski, T. (2006). Nest-site re-use: Marsh Tit Poecile palustris decisions in a primeval forest. Bird Study, Volume 53, Number 3, 1 November 2006, pp. 199-204(6). British Trust for Ornithology. Elŝutita la 18an de januaro 2009

Plie redakti