Demjansk (setlejo)

Demjansk estas urbotipa loĝloko en la Novgoroda provinco, Rusio; la administra centro de la distrikto Demjanskij.

Demjansk
ruse: Демянск
urbotipa loĝloko
La strato de 25 de oktobro, Demjansk
Blazono
labora loĝloko de Rusio
Lando Rusio Rusio
Regiono Novgoroda provinco
Distrikto Demjanskij
Koordinatoj 57° 39′ 00″ N 32° 28′ 00″ O / 57.65000 °N, 32.46667 °O / 57.65000; 32.46667 (mapo)
Loĝantaro 4 211 (20202018)
Unua skriba mencio 1406
Horzono UTC+03
Poŝtkodo 175310
Tel. prefikso +7 81651
OKATO 49212551000
Demjansk (setlejo) (Novgoroda provinco)
Demjansk (setlejo) (Novgoroda provinco)
DEC
Situo enkadre de Novgoroda Provinco
Vikimedia Komunejo: Demyansk
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la setlejo
vdr

Geografio redakti

Demjansk troviĝas sude en la provinco, je 181 km sud-oriente de la Novgorodo. La setlejo situas sur la bordo de la rivereto Javonj. En la setlejo en 2020 loĝis 4211 homoj.[1]

Klimato redakti

En Demjansk la averaĝa temperaturo de januaro estas −9 °C, la averaĝa temperaturo de julio estas +17 °C. La maksimuma temperaturo, registrita en Demjansk, estas +36 °C, la minimuma — −50 °C. Senfrosta parto de jaro averaĝe daŭris dum 120—130 tagoj.[2]

Historio redakti

La unuan skriban mencion de Demjansk oni atribuas al la jaro 1406-a. En la "Listo de rusjaj [3] urboj foraj kaj proksimaj'" ĝi estis menciita kiel Дѣмяна. (Estas la geografia aldono al multaj rusjaj kronikoj; la vorto gorod (город), kiun el la moderna rusa lingvo oni tradukas kiel urbo, tiam povas signifi fortikaĵon).[4] En 2006 oni festas la 600-jariĝon de Demjansk.

La 7-an de aŭgusto[jul.]/ 19-an de aŭgusto 1824[greg.] la vilaĝo Demjansk ricevis urban statuson kaj fariĝis administra centro de ujezdo. La 5-an de septembro 1927 Demjansk perdis sian statuson kaj denove fariĝis vilaĝo. La 28-an de decembro 1960 Demjansk ricevis statuson de urbotipa loĝloko.[5]

Vidindaĵoj redakti

Je 8 km de Demjansk situas remparburgo, nomata "Princina (Knjaĵna) monto" (ruse Княжна гора, Knjaĵna gora). Unue homoj tie enloĝiĝis en la fino de la 1-a jarmilo a.K., kaj loĝis tie ĝis la 10-a jarcento p.K.[6]

Referencoj redakti

 
La Princina monto
  1. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-18.
  2. Акимов В. Ф., Акимова Г. Н.. (2002) Физическая география Демянского района: Пособие (ruse). Великий Новгород: НРЦРО.
  3. Rusjo, ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro Arkivigite je 2020-12-09 per la retarkivo Wayback Machine de Volodimir Pacjurko
  4. Тихомиров, М. Н. Список русских городов дальних и ближних // Исторические записки. — Moskvo., 1952. T. 40. p. 214—259.
  5. (2009) С. Д. Трифонов, Т. Б. Чуйкова Л. В. Федина, А. Э. Дубоносова: Административно-территориальное деление Новгородской губернии и области 1727—1995 гг. Справочник (pdf) (ruse), Sankt-Peterburgo: Комитет культуры, туризма и архивного дела Новгородской области; Государственный архив Новгородской области.
  6. История района (Historio de la distrikto) (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Demjansk. Arkivita el la originalo je 2021-01-17. Alirita 2021-02-22.