En la hinda epopeo Mahabarato, Parikŝito estis legenda reĝo, sukcedinto de Judiŝtiro en la trono de Hastinapuro. Li ankaŭ estas konata kiel la «reĝo de la kuruoj».

Parikŝito
homo eble fikcia
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso vira
Nacieco Barato
Religio hinduismo
Patro Abhimanyu
Patrino Uttarā
Infanoj Ĝanameĝaja
vdr

En la nuntempo lia nomo estas ofta en multaj viroj de Barato kun kelkaj ŝanĝoj el la originala skribo en sanskrito: Pariksito, Pariksit, 'Parikŝat kaj aliaj.

Parikŝito estis filo de la princino Utara, kaj de la princo Abimanjo, filo de la princo Arĵuno. Li naskiĝis kelkajn monatojn post la fino de la milito de Kurukŝetro.

Parikŝito, marioneto de la java omboteatro.

Kiam la reĝo Kriŝno forpasis, komenciĝis la erao Kali Juga, kaj liaj avoj, la pandavoj retiriĝis kaj realigis sinmortigan marŝadon en la Himalajo. La juna Parikŝito estis kronita, kaj la bramano Kripo estis lia sukcedinto.