Parko en Třebovice

Parko en Třebovice troviĝas en Ostrava en parto Třebovice. Eblas trovi ĝin en senpera proksimeco de rivero Opava. Antaŭ nelonge ĝi estis reguligita kaj ĝi estadas gastejo de multaj kulturaj okazoj. En la parko estas kvar memorigaj arboj - tulipa liriodendro (latine Liriodendron tulipifera), ordinara frakseno (latine Fraxinus excelsior), hispana platano (latine Platanus hispanica) kaj Eŭropa fago (latine Fagus sylvatica). Kiel pliaj eblas mencii ekzemple tilion, kiu estas utila en kuracaferoj aŭ ginko (latine Ginkgo biloba) kaj ĉevalkaŝtano (latine Aesculus hippocastanum), uzataj ankaŭ en la natura medicino. La parko estas konstruita en loko, kie estis en la 15-a jarcento konstruita burgaro. El tiu konserviĝis nur mastruma parto de konstruaĵo, en kiu estas nun skulptista laborejo.

Enirejo en la parkon