Parlamenta baloto en Germanio 2013
La 22-an de septembro 2013 en Germanio okazis baloto por la nacia parlamento Bundestag. Komenciĝis ties 18-a parlamenta periodo. Entute rajtis voĉdoni 61,8 milionoj da germaniaj ŝtatanoj de pli ol 17 jaroj, 30 milionoj da viroj kaj 31,8 milionoj da virinoj.[1] Fakte voĉdonis 71,5 procentaĵoj de la rajtigitoj, 1,2 procentaĵoj de la voĉdonoj pro formalaj kialoj nevalidis.

Rezulte la konservativaj partioj Christlich Demokratische Union Deutschlands ("Kristandemokratia unio de Germanio", ne en Bavario) kaj Christlich-Soziale Union in Bayern ("Kristane socia unio en Bavario", nur en Bavario) atingis plej fortan rezulton, sed la koalicia partnero, la liberala Freie Demokratische Partei ("Liberala demokratia partio") ricevis malpli ol 5 procentaĵojn da voĉoj kaj entute forfalis el la parlamento. Tial la antaŭa kancelierino Angela Merkel havas la taskon sondi pri nova koalicio, por povi resti federacia kanceliero de Germanio. Kandidatoj por tia koalicio estas la Sozialdemokratische Partei Deutschlands ("Socialdemokratia partio de Germanio"), la laŭ nombro de voĉoj dua plej granda partio, kiu jam plurfoje estis en "granda koalicio" kun la du konservativaj partioj, principe ankaŭ la ekologia partio Alianco '90/La Verduloj, kaj teorie, kvankam malplej probable, ankaŭ la socialista partio La Maldekstro ("Die Linke").
Kandidatiĝantaj politikaj partiojRedakti
En la baloto kandidatiĝis entute 30 politikaj partioj laŭ listoj en la 16 federaciaj landoj. Iuj partioj kandidatiĝis en ĉiuj federaciaj landoj, aliaj nur en kelkaj aŭ nur en unu.
Rajtis kandidatiĝi partioj, kiuj
- ekde la lasta baloto reprezentiĝis per almenaŭ kvin parlamentanoj en la Bundestag (SPD, CDU, FDP, Linke, Verduloj, CSU),
- ekde la lasta baloto reprezentiĝis per almenaŭ kvin parlamentanoj en almenaŭ unu el la 16 landaj parlamentoj
- aŭ kiuj per la federacia balota komisiono Bundeswahlausschuss oficiale reklariĝis partoprenrajtaj partioj (supre nomitaj partioj kaj pliaj, vidu la suban liston).
Listoj laŭ federaciaj landojRedakti
Rezulto[2]Redakti
Partio | Procentaĵo | Kresko/malkresko kompare al 2009 | Sumaj parlamentaj lokoj |
---|---|---|---|
41,5 % | + 7,7 % | 255+56 | |
25,7 % | + 2,7 % | 192 | |
8,6 % | - 3,3 % | 64 | |
8,4 % | - 2,3 % | 63 | |
4,8 % | - 9,8 % | 0 | |
4,7 % | + 4,7 % | 0 | |
2,2 % | + 0,2 % | 0 | |
1,3 % | - 0,2 % | 0 | |
2,8 % | + 0,3 % | 0 |
ReferencojRedakti
- ↑ informo pri la nombro de sume voĉdonrajtaj civitanoj en la oficiala balota retejo bundeswahlleiter.de Arkivigite je 2013-10-01 per la retarkivo Wayback Machine germane
- ↑ balotaj rezultoj en la oficiala balota retejo bundeswahlleiter.de Arkivigite je 2015-02-06 per la retarkivo Wayback Machine germane