Parmezano

itala fromaĝo
(Alidirektita el Parmigiano-Reggiano)

Parmezano[1] (itale Parmigiano Reggiano [parmiˈdʒaːno redˈdʒaːno]; kun la signifo: parma fromaĝo el reĝiaj bovinoj) estas malmola fromaĝo el lakto de bovinoj el reĝia raso (itale Reggiana = el Reggio nell'Emilia), ĉefe uzata kiel raspita fromaĝo.

Parmezano
Parmigiano reggiano
Deveno Provincoj de Parma kaj Reggio nell'Emilia, Emilio, Italio
Graso 45 %
Formo Rado
Pezo 33-40 k g
Tipo malmolega fromaĝo
Origino bovinlakto
Produkta certifikado protektita devenonomado
USDA NDB numero 01032
vdr

Parmigiano reggiano estas ekde la 30-a de oktobro 1955 en Germanio kaj ekde la 12-a de junio 1996 en la tuta Eŭropa Unio protektita nomo de malmolega fromaĝo, kiu enhavas almenaŭ 32 % da graso.

La fromaĝo estas speciala ĉar ĝi estas longtempe konservebla. Parmezano ankaŭ estas vendata uzprete raspita, sed ofte tio ne estas vera aprobita Parma fromaĝo. La fromaĝo ekzemple estas uzata por grateni manĝaĵojn aŭ por ŝuti super pastoj. Sed la gusto pli bone estas laŭvalore rimarkita en tre maldikaj tranĉaĵoj sur salatoj, kun nur olivoleo kaj balzamvinagro el Modena.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti