Fiziko > Termodinamiko > Premo > parta premo


En miksaĵo el diversaj gasoj la parta premo de iu gaso estas la produto inter la ĝenerala premo kaj la parta kvanto de tiu gaso en la miksaĵo.

Multaj kemiaj kaj fizikaj procezoj dependas nur de la parta, ne de la ĝenerala premo; ili okazas sendepende de la ĉeesto de aliaj gasoj, kiuj ne partoprenas en la procezo. Se la gasoj de miksaĵo ne interagas, eblas kalkuli iliajn proporciojn el la parta kaj la ĝenerala premoj.

Speciale la bola temperaturo de gaso dependas nur de la parta premo.

Matematika formulado redakti

Konsideru la molan frakcion   de iu komponanto simbolita per indekso   en miksaĵo, kies la tuta nombro de moloj estas  , tiel:

 

La parta premo de la konsistaĵo i egalas al la produto de ĝia mola frakcio kaj de la ĝenerala premo:

 
  car  .

Alidirite, la sumo de ĉiuj partaj premoj en gas-miksaĵo estas la premo de la miksaĵo (leĝo de Dalton).