Partio de Karitato, Libereco kaj Diverseco

La Partio de la Karitato, Libereco kaj Diverseco (nederlande Partij voor Naastenliefde, Vrijheid en Diversiteit, mallongigita kiel PNVD) estis nederlanda politika partio sen parlamenta reprezentado, oficiale fondita la 31-an de majo 2006 de tri pedofiliaj aktivuloj.[1] Ĝi sin difinis kiel hom-liberala kaj sia moto estis sapere aude ("kuraĝu pensi" en la latina),[2] devizo de la kleruloj laŭ Kant.[3] Ĝia deirpunkto estis denunco de senŝanĝa socio kie la civitanoj kondutas kiel aŭtomatoj kaj kapablas nek pensi per si mem nek oponi al la regantaj ideoj. La programo de PNVD aspiris maksimumigi diversecon de opinioj kaj vivstiloj, respekton al individuaj diferencoj kaj liberecon de pensado. Malgraŭ tio, ke ĝiaj aktivaĵoj estis tre limigitaj,[4] la partio estis centro de polemiko ekde sia kreo pro la proponoj de sia programo koncerne al sekseco, kiuj inkludis interalie progresivan abolon de la aĝo de konsento kaj legalizadon de infana pornografio.

Partio de la Karitato, Libereco kaj Diverseco
Partij voor Naastenliefde, Vrijheid en Diversiteit
Emblemo de Partio de la Karitato, Libereco kaj Diverseco
organizaĵopartio
Lando  Nederlando
Estro Marthijn Uittenbogaard
Ĝenerala sekretario Norbert de Jonge
Kasisto Ad van den Berg
Fondiĝo 2006
Dissolvo 2010
Ideologio liberalismo, seksa liberigo, bestismo
Membroj 3
Retejo www.pnvd.nl/
vdr

Ĝi neniam partorpenis iun balotadon. En 2006 ĝi ne sukcesis kolekti la minimuman nombron da subskriboj postulataj de la nederlanda pribalota leĝaro kaj ne povis partopreni la parlamentan balotadon.[5] Ĉar en 2010 ĝi ankaŭ ne atingis la necesajn subskribojn, la partio malfondiĝis.[6]

Referencoj redakti

  1. Stroobants, Jean Pierre. "Remous autour de la création d'un parti pro-pédophilie" (france). Le Monde, 2006-6-3
  2. Vidu la programon de 2006 de la Partio Naastenliefde, Vrijheid & Diversiteit Arkivigite je 2012-05-20 per la retarkivo Wayback Machine en ĝia oficiala retejo, la 6-an de januaro 2009.
  3. Kant, Immanuel. Kio estas Klerismo?. 1784
  4. Le Figaro, "Un parti pédophile néerlandais autorisé par les tribunaux" (france), 2007-10-15.
  5. "Pas de 'parti pédophile' aux élections législatives néerlandaises Arkivigite je 2008-09-15 per la retarkivo Wayback Machine" (france), en la retejo de Le Nouvel Observateur, 2006-10-10. france
  6. Pedopartij ontbonden (nederlande). Nu.nl, 2010-3-15.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti