Pasejo Abetone estas pasejo en la Apenino (Italio), kiu ligas la Padan Ebenaĵon (Emilio-Romanjo, provinco Modena) al Toskanio (provinco Pistoia). Tra ĝi pasas la ŝtata ŝoseo SS 12.

Koordinatoj: 44° 08′ 46″ N 10° 39′ 55″ O / 44.14611 °N, 10.66528 °O / 44.14611; 10.66528 (mapo)Koordinatoj: 44° 08′ 46″ N 10° 39′ 55″ O / 44.14611 °N, 10.66528 °O / 44.14611; 10.66528 (mapo).

La pasejo samnomiĝas kun municipo Abetone, kiu situas ĉe ĝi, kaj altas 1388 metrojn super marnivelo. La ŝoseo estis konstruita en 1732 kaj inaŭgurita la 1-an de majo 1781; ĝi tiam ligis la duklandon Modena kaj la grandduklandon Toskanio. La suda aliro longas 17 km, la norda 12 km. Ne estas vintra fermotempo.

Tra Abetone jam kelkfoje iris la bicikla konkurso Giro d'Italia (rondiro de Italio).