Malfermi la ĉefan menuon

La Pasporto de Afrika Unio estas komuna pasporta dokumento kiu estis fondita por anstataŭigi la ekzistantajn naciajn pasportojn kaj doni al ĉiuj 54 membroj  de la Afrika Unio vizan sendevigon en tuta Afriko.[1][2][3] Ĝi estis lanĉita la 17-an de julio 2016 dum la 27-a Ordinara Sesio de la Afrika Unio kiu okazis en Kigalo en Ruando kaj gvidita fare de la prezidanto de Ruando Paul Kagame kaj prezidanto de Ĉado Idriss Déby.[4][5][6]

TipojRedakti

Tri tipoj de la pasporto estas eldonitaj:

Ordinara pasporto
Ĉi tiuj pasportoj estas donitaj al civitanoj kaj estas celitaj por foja vojaĝado, kiel ferioj kaj komercaj vizitoj. Ili enhavas 32 paĝojn kaj estas validaj por 5 jaroj.
Oficiala/Serva pasporto
Ĉi tiuj pasportoj estas donitaj al oficialuloj alligitaj al registaraj institucioj kiuj devas veturi oficiale.
Diplomatia pasporto
Donitaj al diplomatoj kaj konsuloj por laboro-rilata vojaĝado kaj al iliaj akompanantaj dependantoj.

LingvojRedakti

La pasporto havas subskribojn en kvin lingvoj - la angla, la franca, la araba, la portugala kaj la svahila.[7]

ReferencojRedakti