Paul Jadot

franca esperantisto kaj kontisto de belga deveno

Paul JADOT [ĵado] (naskiĝis la 27-an de aprilo 1883 en Bas-Oha apud Liège, dato de morto nekonata) estis franca esperantisto kaj kontisto de belga deveno. De 1908 li ne ĉesis propagandi Esperanton sindoneme. Li estis sekretario kaj kursgvidanto en diversaj grupoj, komitatano de la Pariza Federacio kaj de SFPE, la Société Pour la Propagation de l'Espéranto, esperante Societo por la Disvastigo de Esperanto (kiu intertempe havas la nomon Espéranto-France), kaj estis prezidanto de la propaganda komisiono de SFPE.

Paul Jadot
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1883 (1883-04-27)
Morto nekonata
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


{vivtempo|Jadot, Paul}}