Paul Rodet
franca esperantisto
Paul RODET [rode] estis franca esperantisto kaj kuracisto.
Paul Rodet | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Rodet estis ĝenerala sekretario de la Grupo Medicina Esperantista de Francio, fondita en 1904. Li kunlaboris en Internacia Scienca Revuo. Li kunverkis vortareton de anatomiaj vortoj en 4 lingvoj (1906). Li tradukis de A. Fournier: Por niaj filoj, kiam ili estos dekokjaraj. En 1908 li fariĝis idisto.
Verkoj
redakti- 1906: Medicina Esperantista Grupo [Charles Bouchard k.a.].Anatomia Vortaro Kvarlingva: Latina (Basel'a nomenklaturo), Franca, Angla, Esperanta. Vocabulaire Anatomique en quatre langues Paris: Hachette, 1906, iv, 76 p. 20x14cm (presejo Paul Brodard, Coulommiers)
Eksteraj ligiloj
redakti- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Paul Rodet en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo