Paul Tenneson

franca esperantisto
(Alidirektita el Paul TENNESON)

Paul Tenneson [tenson] (naskiĝis en 1841 - mortis la 28-an de oktobro 1905 en Parizo) estis franca esperantisto.

Profesoro en Parizo. Unu el la kunfondintoj de SPPE (1898 kaj de la Pariza Grupo, 1900, honora prezidanto de tiu grupo.

Li helpis al Louis de Beaufront, nome pri la ekzamenoj. Postlasis tradukon de Molière: „Le Malade Imaginaire“, neniam presita (aperis alia traduko de „La malsanulo pro imago“ de W. Velten en 1911).

Paul Fruictier en Lingvo Internacia n-ro 22/1905 skribis jenan nekrologon:

Ni volas dediĉi al tiu fervora kunbatalinto pli ol la kelkajn liniojn enŝovitajn prestempe en nia lasta numero. PAUL TENNESON ja estis unu el la plej firmaj subtenantoj de nia afero en Parizo, kvankam li eble ne estas tre konata de la tutmonda kaj eĉ Pariza Esperantistaro. Modesta, kun iom timema eksteraĵo, li faris malmulte da bruo, sed fortike kaj utile laboradis por Esperanto.

PAUL TENNESON, naskita en la jaro 1841-a, estis filo de Metz'a juĝisto. Li dediĉis sin precipe al la literaturo kaj fariĝis profesoro. Bedaŭrinde, malbona farto devigis lin ĉesigi frue sian instruadon.

Tiam, la kompato kaj servemo al la homaro kaptis lin tute. Li okupadis sin pri ĉiaspecaj bonfaroj kaj helpado al la mizeruloj kaj laboristoj, kiam li konatiĝis kun Esperanto ĉirkaŭe je la jaro 1895-a. Tuj li vidis tie pluan laborrimedon por la feliĉigo de la homaro kaj li komencis fervore okupi sin per la propagandado kaj disvastigado de nia lingvo.

Loĝanta en Parizo, li unue turnis sin a1 siaj amikoj kaj konatuloj, preskaŭ ĉiuj apartenantaj al la katolikaro kaj pastraro. Sed liaj klopodoj atingis en la komenco nur negravan rezultaton. Esperanto ne estis ankoraŭ sufiĉe disvastiĝinta, kaj la tro fama malsukceso de Volapük alligis malkonfidon al la nova lingvo; preskaŭ ĉiuj amikoj respondis al li, ke la latina lingvo estas la sola ebla lingvo internacia. . .

Iom senkuraĝigita de tiu ŝajne vana laborado - kiu tamen pretigis jam la teraĵon por la posta kulturado de «Espero Katolika» - PAUL TENNESON turnis sin al ĝenerala organizado de la propagando kaj komencis labori por niaj propagandaj societoj kaj organoj. Li tuj aliĝis al la nova Societo por propagando de Esperanto fondita en januaro 1898-a, de S-ro L. DE BEAUFRONT, kaj kunlaboradis anonime al l'Esperantiste. Li poste kun kelkaj malmulte nombraj Esperantistoj fondis en la jaro 1900-a Grupon Parizan, kaj fariĝis komitatano de la Grupo, kune kun S-ro G. Chavet, F-ino Roŭ kaj S-ro G. Moch, ĝia unua prezidanto. Li venadis tiel regule, kiel ebligis lia farto, la kunvenojn de la Grupo tiam okazantajn en Ecole des Hautes-Etudes, kien kunvenis la grupanoj por ekzercadi sin reciproke je la buŝa uzado de la lingvo kaj kune disputi pri la plej efikaj propagandrimedoj.

Poste, li fariĝis komitatano de la Societo por propagando de Esperanto, kies fidela kaj ŝatinda kunlaboranto li restadis ĝis la lasta tago.

Afabla, ĉiam servema, li interesiĝis pri ĉiuj Esperantistaj entreprenoj, kiuj al li ŝajnis bonaj. Li tiom, kiom li povis, abonadis la gazetojn esperantistajn, monoferadis por la interblindula propagando, por ĉiaspecaj propagandaj aferoj... Kaj li tion sciis fari tiel delikate, tiel modeste kaj senbrue, ke neniu povis ofendiĝi pro lia helpo afable, preskaŭ timeme, proponata akurate en la plej malfacila momento.

Lia agado estis senbrua, sed konstanta kaj ĉam pozitiva: neniam li senprudente agis, neniam li riskis malkonstrui per la maldekstra mano tion, kion li ĵus konstruis per la dekstra. . . li estis unu el tiuj nekonataj fundamentaj homoj, kiuj starigas kaj vivigas aferon sen la scio de la mondo, kies atenton kaptas pli facile la gloremuloj. Li servadis al la homaro ne per vantaj paroloj, sed - kio estas pli bona - per silentaj faroj.

Dank' a1 tiuj nekonataj amikoj precipe progresadas Esperanto. . . Se PAUL TENNESON restos forgesita de la mondo, almenaŭ lin dankeme memoradu Esperantistoj!


Rimarko: Kvankam Enciklopedio de Esperanto asertas, ke li mortis en septembro, Lingvo Internacia, n-ro 21/1905 donas precizan daton oktobran.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Tenneson (tenson) Paul, franco, prof. en Paris, mortis sept. 1905. Unu el la kunfondintoj de SPPE (1898 kaj de la Pariza Grupo, 1900. Helpis al de Beaufront, nome pri la ekzamenoj. Postlasis trad. de Molièr: „Le Malade Imaginaire“, neniam presita.