Paulo Silas

esperantista poeto el Brazilo

Paulo SILAS RODRIGUES SENA (naskiĝis la 30-an de julio 1990 — mortis en oktobro 2017) estis juna esperantista poeto el Brazilo.[1]

Paulo Silas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1990 (1990-07-30)
en Cearao
Morto 30-an de septembro 2017 (2017-09-30) (27-jaraĝa)
Lingvoj portugalaEsperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo poeto • esperantisto
vdr

Li profesie laboris kiel administra asistanto ĉe la Universidade da Integração Internacional da Lusofonia Afro-Brasileira (UNILAB) en Fortalezo, la ĉefurbo de la brazila ŝtato Ceará. Ĉe la sama universitato li instruis Esperanton, kion li mem lernis en 2008. Li estis tre aktiva membro de la internacia esperantista movado, kontribuante al diversaj publikaĵoj. Interalie al la literatura revuo Beletra Almanako, al la feminisma blogo Egalecen kaj al la porjunulara revuo Kontakto. Li ankaŭ estis tre aktiva ĉe sia YouTube-kanalo, kie li publikigis diversajn videojn en kaj pri Esperanto. Aldone al Esperanto, li ankaŭ estis defendanto kaj antaŭenpuŝanto de la indiĝenaj lingvoj de Ameriko, kiel la papiamenta lingvo. Li ankaŭ kontribuis al la Esperanto-traduko de Ubuntu.

Li klarigis en sia poemaro Sinmortigo kion li faros. Li mortigis sin en oktobro 2017.

Verkoj redakti

  • Indiferento. De la universo ĝis la homo (2014)
  • Sinmortigo (2014).
  • Brazilano laŭleĝe. Esperantisto laŭkonvinke (2015)
  • Transgeneraciaj Kulpoj (2016)

Referencoj redakti

  1. Paulo Silas. (esperante). Originala Literaturo en Esperanto. Alirita la 26-an de oktobro 2017.

Eksteraj ligiloj redakti