Pavao
Pavao estis urbo en antikva Barato, 15 kilometrojn oriente de Kuŝinagaro. Ĝi estis la urbo de la malaoj, kiujn la budho Gotamo vizitis en sia lasta vojaĝo el Bogagamo. Li gastiĝis en la mangujaro de Ĉundo Karmaraputro, kiu oferis al li manĝaĵon, kiu estis la lasta kiun la budho manĝis antaŭ eniri al parinirvano. En tiu okazo Anando aŭdis la Sutron de Ĉundo.[1] De Pavao, la budho Gotamo vojaĝis al Kuŝinagaro, transirante la riveron Kakuton.[2][3][4][5]
Pavao | |
---|---|
Tradukoj de पावा (Pāvā) | |
Esperante | Pavao |
Palie | पावा (Pāvā) |
Terminaro de Budhismo | |
Laŭ la Sutro de Saṅgīti, kiam la budho estis en Pavao, la malaoj ĵus finis konstrui novan halon nomitan Ubbhataka, kiun la budho estis invitita sanktigi. Post la ceremonio kaj la elparolado de la budho, li petis al la pliaĝulo Ŝariputro, ke li daŭrigu la elparoladon.[6][7]
Pavao estis ankaŭ grava loko por ĝajnismo. La ĝajno Mahaviro forpasis tie.[8] La ŝramaneto Ĉundo Samanudeso estis pasiganta la pluvrifuĝon en Pavao kiam tio okazis, kaj li raportis pri lia forpaso kaj pri la kvereloj kaj disputoj inter liaj disĉiploj al la budho Gotamo, kiu tiam estis en Samagamo.[9] Post la elestingiĝo de la budho Gotamo, la malaoj el Pavao postulis parton de liaj relikvoj. La brahmano Dono akceptis kaj donis al ili parton, sur kiuj ili starigis stupaon en Pavao.[10]