Peñalver [penjalBER] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Peñalver
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19134
Retpaĝaro [www.peñalver.es]
Politiko
Urbestro José Ángel Parra Mínguez (PP)
Demografio
Loĝantaro 181  (2023) [+]
Loĝdenso 2,19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 2° 53′ U (mapo)40.582777777778-2.8880555555556Koordinatoj: 40° 35′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 950 m [+]
Areo 81,31 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Peñalver (Hispanio)
Peñalver (Hispanio)
DEC
Peñalver
Peñalver
Situo de Peñalver

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peñalver [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas peñalvero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 178 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,19 loĝ/km².

Situo redakti

Peñalver situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 950 m super marnivelo; je 34 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 81,31 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°34′58″N 2°53′17″Ok.

Historio redakti

La Ordeno de Sankta Johano, konata ankaŭ kiel Ordeno Hospitalema, senjorlandi la setlejon pro donaco de la reĝo Alfonso la 8-a fine de la 12-a jarcento. El tiu ordeno restis la kruco kiu estas la bildo kaj de la flago kaj de la municipa blazono.

Laŭ la legenda tradicio, ĉirkaŭ la jaro 1226, du kavaliroj de tiu Militordeno, kiu ĉasis en monto inter Tendilla kaj Peñalver estis surprizitaj de enorma ŝtormo ke ili protektiĝis en la arbaro kaj alvokis la Virgulinon, kiu aperis al li sur saliko kaj savis ilin el la ŝtormo. La kavaliroj fondis tie ermitejon dediĉita al la Virgulinon de la Salceda (salikejo), kiu poste kaj pro fondo fare de la franciskano Pedro de Villacreces, transformóiĝis fine de la 14-a jarcento en la monaĥejo de minoraj observantoj de Sankta Mikaelo de la Salceda, nuntempe en ruinoj kie profesiis Diego de Alcalá kaj la estonta kardinalo Francisco Ximénez de Cisneros.

Dum la Enlanda Milito, la 8an de januaro 1937, Peñalver suferis intensan bombardadon fare de la faŝisma-frankisma aviadilaro, kio okazigis 15 mortojn, inter kiuj 6 infanoj.[1]

Post la Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 178, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Peñalver, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Peñalver kie oni falis al la nunaj 178.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj redakti

  1. Alía Miranda, F., kaj Del Valle Calzado, A.R. La Guerra Civil en Castilla-La Mancha, 70 años después. Ediciones de la UCLM. Cuenca, 2008. P. 681.

Vidu ankaŭ redakti