Pedagogia valoro de Esperanto

EdE-P Pedagogia valoro de Esperanto.

La gramatiko de Esperanto havas tri ĉefajn ecojn: simplon, mallongon kaj logikecon.

Pro la logikeco ĝi estas facite lernebla ankaŭ por malpli talentaj infanoj, kiuj multokaze bezonas nur solan sukceson (kaj tion ja donas al ili la studado de E) por ke la ambicio vekiĝu en ili: tiel ili kapabliĝas venki ankaŭ la malpli facilajn taskojn. Kaj la pli talentaj - ĉiu infano, kaj eĉ plenaĝulo posedas konsiderindan emon je ĝeneraligo - post fino de Esperanto -kurso ne povas jam imagi la timigan malfacilon de aliaj fremdlingvoj.

Tamen ne nur simpla, sed ankaŭ mallonga estas la esperanta gramatiko. Tiu fakto ne nur plifaciligas sed ankaŭ mallongigas la instruadon. En E fariĝis preskaŭ superfluaj ĉiuj „direktaj metodoj por infanoj“. (La bonega Ĉe-metodo ja havas tute alian celon; dum sessemajna instruado de plenaĝuloj oni ja ne intencas akiri pedagogiajn valorojn!)

La strikta logiko de la gramatiko postulas fortan atenton, konsciencajn analizadon de l' gepatra lingvo kaj sintezadon de la tiel ricevitaj rezultoj en E. Nenie tiom forte, kiom en E la infano povas sperti, ke kun fidinda kono de gramatiko la enlingva konstruado fariĝas facila kunmetado de la frazelementoj - sento kies posedo estas nepra kondiĉo de sukceso pri lingvaj studoj. La mirinda orientiĝopovo en la gepatra lingvo kaj la kutimiĝo al logika pensmaniero estas ankoraŭ menciindaj el la sennombraj avantaĝoj de tiu eco de la esperanta gramatiko.

La esperanta gramatiko ankaŭ kiel tuto havas siajn gravegajn kaj atentindajn valorojn pedagogiajn. La senekzempla solstara lingvistika pragenio de Zamenhofo kreis en la strukturo de Esperanto la plej mirindan verkon, kies interna formo, nesuperebla belo impresas senpete la koron, kie ĝi - pro manko de pli profundaj antaŭstudoj (kaj tio estas la kazo ĉe infanoj) - devas eviti la menson.

La esperanta gramatiko estas feliĉe internacia. Zamenhofo senmanke rekonis ke la eŭropaj lingvoj havas komunecon nur konceptrilate. Tiel li plene sukcesis eviti la pseŭdointernaciecon de multaj mondlingvoprojektoj (kaj precipe de Ido), krome donacis al sia verko malpreterindan pedagogian valoron: la infano (kaj ĉefe, se li estas ano de nacio, kies lingvo ne apartenas al Eŭropo) ekkonas la eŭropajn lingvokonceptojn, sen fiksiĝi al formoj ajne ne uzeblaj. Ĉi-terene ni havas ankaŭ praktikajn pruvaĵojn: la rezultojn de la eksperimentoj faritaj en la unuagrada episkopa lernejo de Auckland en la jaroj 1922-24. Oni komencis instrui 76 lernantojn esperante kaj 76 france. Post jaro ankaŭ la instruitaj antaŭe esperante lernantoj komencis la studadon de la franca lingvo. Post paso de nova jaro evidentiĝis, ke ili superis en la franca tiujn, kiuj okupiĝis dum du jaroj nur pri ĝi.

La dua pilastro de Esperanto estas la vortfarado. Ĝi baziĝas sur la principoj de sufiĉo kaj neceso. La sufiĉo postulas ordemon kaj atenton, plue la konsciencan alproprigon de la afiksoj kaj de la eblo de kunmeto. Infanoj - kiuj sekve de sia aĝo postulas ankoraŭ komprenemon - volonte faros ĉi tiun malgrandan laborplion por ke ili kapabliĝu je preciza sinesprimo. Kaj la teorio de neceso gravas ankoraŭ pli. Ĝi dekutimigas la infanojn pri pleonasmemo, kiu ja estas tiel ofta malsano inter ili. Lernanto, kiu posedas la vorton „ŝipestro“ (kies sampreciza esprimo postulas en ajna eŭropa lingvo 2-4 vortojn) ne sentos iun ajn entuziasmon spertante tro longajn germanan terurvortojn. La trakompreno de teorio de la vortfarado - kaj tio nepre okazas, se ne alie, en la praktiko - postulas certan intelekton. Se tia ne ekzistas, ĝi evoluigas ĝin al si. Ĉu dubeble ke ankaŭ tio reprezentas konsiderindan pedagogian valoron?

La vortaro prezentas sian plej bonan flankon en la internacieco. La infano, kiu lernis Esperanton, ne ridindiĝos dumdebate, intermiksante prareligion kun privilegio. Kaj denove videblas la konstanta avantaĝo: la fakto ke la vortaro enhavas 38-82 %-ojn el la respektivaj eŭropaj lingvoj (statistiko kompilita de kontraŭ-Esperantisto!) garantias pri tio ke E estas bona elementara lernejo por studontoj de fremdlingvoj.

La reguleco de la Esperanta vortaro alkutimigas severan ordemon. En ĝi ne ekzistas „mots Mackenseniques“ (Idiom neutral) kaj tio malebligas ĉiun rapsodian saltadon kaj senzorgan aplikadon de ajnaj elfingre suĉitaj internaciaĵoj“. Do la vortaro havas grandan parton en la intelektevoluiga efiko de instruado de Esperanto.

Tamen ni ankoraŭ ne elĉerpis la menciindaĵojn. Ekzistas ecoj, efikoj, kiuj ne estas alkalkuleblaj al tiuj de la tri ĉefaj partoj (gramatiko, vortfarado, vortaro) sed karakterizas la tutan lingvon mem.

La unua estas la stilo. La deviga simplo kaj kompreneblo refrapas ankaŭ en la gepatra stilo de la instruato. Ofte okazas, ke lernanto, kies nacilingva stilo estis ŝoke neĝuebla, fininte siajn esperantajn studojn gepatran stilon plibonigis.

Pere de Esperanto la infano ekposedas internacian lingvon. Li sentas sin, kvazaŭ la obstinaj baroj reale dissaltus ĉirkaŭ li, li spiras pli libere, eksentas ke li apartenas al la Mondo kaj ricevas mensan horizonton antaŭe neimageble larĝan. Li korespondas: liaj geografiaj, etnografiaj, lingvistikaj, ktp. konoj plinombriĝas kaj profundiĝas. Por li Francujo ne plu estas rozkolora makulo sur la geografikarto, sed vivanta, vera lando, en kiu vivas samaj homoj, kiel li, kun kiuj li havas senfine multajn komunajn pensojn, sentojn, konceptojn. Kaj tiel li sukcesas atingi pli noblan mondpercepton, la veraj pacifismo kaj interfratiĝemo ekregas lian koron, imunaj ja je belaj frazoj: sed tiom pli sinceraj kaj profundradikaj.

Kompilita ĉefe laŭ artikolo de József Miĥalik