MIĤALIK József, ankaŭ konata kiel Hernädszuroki Mihalik Jözsef kaj Jozefo Miĥalik , (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1883 en Kassa1959[1]) estis hungara esperantisto kaj profesoro de instruistina seminario. Longajn jarojn li estis militkaptito en Siberio, kie li konatiĝis kun Esperanto. Li propagandis la lingvon ĉe oficialaj personoj kaj en pedagogiaj rondoj. De 1928 li gvidis la aferojn de HES kaj en 1931 kaj 1932 estis ĝia prezidanto. En 1932 li fondis la Hungaran Esperanto-Pedagogian Asocion. Li estis la ĉefa organizinto kaj prezidanto de la 21-a UK 1929 en Budapeŝto. En la Universalaj Kongresoj en Oxford 1930 kaj Kraków 1931 li reprezentis la ministron de la instruado. En 1930 aperis lia hungarlingva broŝuro. De 1931 ĝis 1932 li redaktis Hungaran Heroldon.

József Miĥalik
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1883 (1883-08-27)
en Košice
Morto 2-an de januaro 1959 (1959-01-02) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo József Miĥalik
Okupo
Okupo esperantisto
ĵurnalisto
instruisto
lingvisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Verkoj

redakti
  • Az eszperanto gyözelme felĉ. Eld. Hungarlanda E.-Asocio, Budapest 1930.
  • Meritplena Vivo kaj Patriota Agado de Francisko Rákóczi, la II-a. Eld. Hungara Esperamta Federacio, Budapest, 1936.

Recenzoj

redakti

Pri Az eszperanto gyözelme felĉ

 
 Post koncizaj datoj pri la historio de mondlingvoj informas la broŝuro pri deveno kaj sistemo de E., pri la tutmonda organizo de nia movado, pri la hungarlanda movado speciale kaj pri la estonto kaj praktikaj celoj de nia lingvo. La bonege verkita broŝuro estas tre taŭga propagandllo kaj certe sukcesos gajni adeptojn por nia afero en la bela Hungarlando. 
—  Sos. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.82 (dec 1931)

Pri Meritplena Vivo kaj Patriota Agado de Francisko Rákóczi, la II-a

 
 La Hungara Esperanta Federacio intencas eldoni serion da libretoj, kiuj prezentos la nudan veron pri la hungara historio kaj kulturo. Jen la unua: ĝi estas biografio de F. Rákóczi, “La Elektita Hungara Naciestro,” verkita de la Afergvida Landa Prezidanto de H.E.F., kaj ĝi certe interesos ĉiun, kiu studas la historion de Hungarujo. 
— La Brita Esperantisto - Numero 380, Decembro (1936)

Referencoj

redakti