Pedicularis densiflora

(Alidirektita el Pedicularis)

Pedicularis densiflora estas planto de la genro Pedicularis en la planta familio orobankacoj. Temas pri herbo kun fortaj, verdaj aŭ foje ruĝaj aŭ violkoloraj tigoj kaj filiko-similaj folioj, kaj longaj pintoj de malhelruĝaj ĝis forte rozkoloraj floroj kun dentorandaj petaloj. Kiel aliaj specioj de la genro, ĝi estas radika parazito, alkroĉiĝante al la radikoj de aliaj plantoj por ricevi nutraĵon kaj akvon. Tiu specio povas, sed ne nepre estas parazita, do ankaŭ povas pretervivi sen alkroĉiĝo al alia planto sed ekparazitos se prezentiĝos ebleco. Ofte ĝi parazitas ĉe plantoj de la familio erikacoj. La planto hejmas en okcidenta Nordameriko kaj troveblas en arbaroj de malgranda alteco super la marnivelo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pedicularis densiflora

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Ordo: Lamialoj
Familio: Orobankacoj Orobanchaceae
Genro: Pedicularis
Specio: P. densiflora
Pedicularis densiflora
BENTH. laŭ HOOK.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La burĝonoj de la planto vendiĝas kiel medicinaj herboj kaj estas fumataj pro siaj psikiaktivaj efikoj. Tiuj efikoj inkluzivas muskolan malstreĉiĝon, trankviligon kaj dormemigon. La planto estas unu el pluraj deklaritaj herboj en la produktaĵo "Spico" origine vendita sub la pretendo esti incenso de pluraj herboj, sed fakte provizita per aldona sintetika narkotaĵo kaj uzita kiel moda drogo. La droga efiko do probable ne rilatas al la aldono de la planto al la miksaĵo, sed al la aldona sintetika narkotaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti