Pedro Reinel

portugala kartografo

Pedro REINEL (naskiĝis ĉ. la jaro 1464, mortis post la jaro 1542) estis portugala kartografo. Li ĉirkaŭ la jaro 1485 produktis la unuan subskribitan maran mapon: tiu mapo montras partojn de okcidenta Eŭropo kaj de nordokcidenta Afriko, krome partojn de la okcidenta Mediteranea Maro kaj de la orienta Atlantika Oceano, kaj aldone mape videbligis la malkovrojn de la portugala navigisto kaj malkovrinto Diogo Cão inter la jaroj 1482 ĝis 1485.

Pedro Reinel
Persona informo
Naskiĝo ĉ. la jaro 1464
Morto post la jaro 1542
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Okupo
Okupo kartografo
vdr
mapo de Pedro Reinel de ĉirkaŭ la jaro 1485 (arkivo departementa de Ĝirondio, Bordozo)

Kune kun sia filo Jorge Reinel kaj la kolego Lopo Homem li partoprenis en la kreo de la monda maparo de Miller, kiu publikiĝis dum la jaro 1519. Lia mapo pri la Atlantika Oceano estis la unua kun klarigoj pri la skaligo, kaj kun grafika indiko pri la kompasdirektoj.

mapo de Reinel pri la Atlantika Oceano de 1504 kun eĉ pluraj indikiloj pri la kompasdirektoj