Villamanín
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Villamanín (stacidomo). |
Villamanín [biljamaNIN] estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco. Estas fervoja stacio de la linio León-Gijón.
Villamanín | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24680 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 894 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 56′ N, 5° 39′ U (mapo)42.938333333333-5.6555555555556Koordinatoj: 42° 56′ N, 5° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 133 m [+] | ||
Areo | 175,84 km² (17 584 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villamanín [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arbas del Puerto, Barrio de la Tercia, Busdongo, Camplongo de la Tercia, Casares de Arbas, Cubillas de Arbas, Fontún de la Tercia, Golpejar de la Tercia, Millaro de la Tercia, Pendilla de Arbas, Poladura de la Tercia, Rodiezmo de la Tercia, San Martín de la Tercia, Tonín de Arbas, Velilla de la Tercia, Ventosilla de la Tercia, Viadangos de Arbas, Villamanín de la Tercia kaj Villanueva de la Tercia, okupas totalan areon de 176,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 912 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 3 000 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 47 km de Leono, provinca ĉefurbo, ĉe la elfluejo de la rivero Bernesga. La areo estas montara.
Historio
redaktiEstas restaĵoj de loĝado de antaŭromiaj kaj romiaj epokoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
En 1916 startis minekspluatado ĉe kuŝejo de kupro kaj kobalto, nome Providencia el kiu oni elfosis novan mineralon neniam antaŭe trovata, kiu estis nomita villamaninito, laŭ la loko el kiu oni eksportis la materialon, kvankam la elfosejo estis en Cármenes, kie fakte jam la romianoj elfosis kaj kupron kaj kobalton, kiujn ili traktis en fabriko borde de la nacia ŝoseo 630.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj), krom minado kaj servoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, skiejo).
Bildoj
redakti-
Trajnstacio de Busdongo de Arbas.
-
Cubillas de Arbas.
-
Rodiezmo de la Tercia.