La penina zonoPeninaj Alpoj - latine Penninicum, germane Penninikum, itale Dominio Pennidico - estas unu el la ĉefaj geologiaj partoj de la eŭropa montaro Alpoj. La rokoj je granda parto estas sedimentaĵoj de la praoceano Tetiso, kies nordokcidenta parto en la erao de Ĵurasio (antaŭ 206 ĝis 144 milionoj da jaroj) situis inter la eŭrazia plato kaj la norda parto de la apulia plato (foje nomata "adriatika plato") de la terkrusto. Kiam pro kunpremiĝo de tiuj platoj faldiĝis la Alpoj, la rokoj de la penina zono ŝoviĝis forte norden kaj okcidenten sur la randon de la eŭrazia kontinenta plato.

geologia skizo de la Alpoj kun germanlingvaj nomoj de la pli grandaj partoj: la tri eroj de la penina zono bildiĝas en tri nuancoj violkoloraj.

Dividiĝo redakti

Supra penina zono (Piemonta zono) redakti

La rokoj de tiu zono fontas el la piemonta-ligura oceano, parto de la praoceano Tetiso, rekte ĉe la rando de la apulia plato - nune la zono plejparte estas la italaj regionoj Piemonto kaj Ligurio, sed ankaŭ la "antaŭalpoj" en Francio xxx kaj parto de orienta Tirolo.

Meza penina zono (Briançon-zono) redakti

La rokoj de tiu zono fontas el alta parto de la alpa oceano, kiu nomatas Briançon-zono aŭ laŭ franclingva adjektivo Briançonnais. Temas pri "kontinenta", alta zono, dum la suda piemonta zono kaj la norda valeza zono estas oceanaj sedimentaĵoj. La fakuloj malsamopinie diskutas pri la ekzakta deveno de tiu-ĉi zono; iuj konsideras ĝin eksa orienta pinto de la nuna Iberia duoninsulo. Klaras, ke ĝi dividas la eksan "valezan basenon", la nunan valezan zonon de la peninaj Alpoj norde de la piemonta oceano en la sudo.

Malsupra penina zono (Valeza zono) redakti

La rokoj de tiu zono fontas el oceana sedimentaĵo kaj nuntempe konsideratas el praa "valeza oceano", ligita al la Atlantika Oceano, en kiu miksiĝis rokoj el la oceano kaj el la pleja tiama rando de la eŭropa kontinento. Nune la zono, kiel indikas la nomo, je granda parto estas parto de la svisa kantono Valezo, kaj proksimume konsistigas la montojn inter Brig kaj Prättigau. Konata montro de tiu zono estas la Materhorno.